From Wikipedia, the free encyclopedia
Cw-klimato aŭ Ĉinujo-klimato estas laŭ la Klimata klasifiko de Köppen, modera klimato kun humidaj someroj. La plej humida somera monato havas minumune dekfojan kvanton de precipitaĵo kompare kun tiu de la plej seka vintra monato kaj, kiel ĉiuj moderaj klimatoj, la averaĝa monat-temperaturo de la plej malvarma monato situas inter -3 °C kaj 18 °C kaj almenaŭ unu monato de la jaro prezentas averaĝan temperaturon de 10 °C aŭ pli.
Pro la longaj kaj tre humidaj someroj, la Ĉinujo-klimato estas tre konvena por la grandskala kultivado de kreskaĵoj, kiel rizo.
Malgraŭ la nomo de "Ĉinujo-klimato", la klimato situas ne nur en Ĉinujo, kie tamen ĝi ne ĉie troviĝas. La klimato ankaŭ ĉeestas interalie en Norda Hindujo, partoj de la sudo de Brazilo, Paragvajo kaj aliaj partoj de suda Sudameriko, kaj de Suda Afriko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.