Csongrád (reĝa departemento) (ĉongrAd) (germane Tschongrad) estis historia departemento en meza parto de la Hungara Reĝlando. La nomo originas el la slava, signifante nigra fortikaĵo.
- Tiu ĉi artikolo temas pri historia departemento en Hungara reĝlando. Pri nuntempa departemento en Hungario temas artikolo Csongrád.
Departemento Csongrád | ||
hungare: Csongrád vármegye, germane: Tschongrad | ||
Reĝa departemento de Hungara reĝlando | ||
Departementeja domo en Szentes | ||
|
||
Oficiala nomo: Csongrád vármegye | ||
Lando | Hungara reĝlando | |
---|---|---|
Riveroj | Tiso, Mureŝ, Körös | |
Departementa urbo | Szentes | |
Areo | 3 569,0 km² (356 900 ha) | |
Loĝantaro | 325 500 (1910) | |
Denseco | 91,2 loĝ./km² | |
Loĝigo | 895 | |
Situas nun en | Hungario | |
Departemento Csongrád
| ||
Hungara reĝlando kun Kroatio, situo de departemento Csongrád
| ||
Vikimedia Komunejo: Csongrád County (Kingdom of Hungary) | ||
Demografio
Laŭ la censo de 1880
Laŭ la censo de 1910
Administracio
Estis 3 distriktoj:
- Csongrád, distriktejo: Csongrád
- Cis-Tiso, distriktejo: Kiskundorozsma
- Trans-Tiso, distriktejo: Mindszent
- Krome estis Szeged kaj Hódmezővásárhely) municipaj urboj, fine Szentes estis departementejo kaj konsilantrajta urbo.
La departemento situas ĉe senfinaj ebenaĵoj, ĉe la riveroj Tiso, Mureŝ kaj Körös. La alvenintaj hungaroj en 895 trovis la teritorion konvena por vivadi pro la riveroj, ebenaĵoj. La ĉefoj faris kunvenon ĉe la nuna vilaĝo Ópusztaszer, kie ili decidis pri la setliĝo. Stefano la 1-a (Hungario) formis departementon en la komenco de la 11-a j.c. Post la mezepoko la turkoj okupis la departementon. Post la turka erao restis senhomaj vilaĝoj kaj urboj. La loĝantaro komencis kultivi la agrojn, kiuj estis for de la urboj. Tial ili loĝis en farmoj, en la parcelo. Tiel estiĝis la farma mondo, ankaŭ nun ekzistanta. Inter Szabadka, Szeged, Csongrád kaj Kecskemét estas senfina serio da farmoj, dume apenaŭ estas urboj kaj grandvilaĝoj. Dum la socialisma erao oni formis farmocentrojn. Ekde 1918 ĉirkaŭaĵo de Horgos iĝis parto de SHS (Serba-Kroata-Slovena Reĝlando). Tiutempe urbon Szeged okupis serba-franca armeo, krome ariĝis hungaraj respublikanoj kaj kontraŭkomunistoj. En Szeged ne okazis Konsilantara Respubliko. Inter 1941-1944 la hungara armeo reokupis teritorion de Horgos.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.