From Wikipedia, the free encyclopedia
Mafio estas bone organizita sekreta krim-organizaĵo, estiĝinta en Sicilio. La vorto estas pruntita el la sicilia dialekto (mafia aŭ maffia). Membro de la grupo estas mafiulo, itale Mafioso.
En ĉiutaga lingvo la vorto mafio iĝis la vorto por ĉia sekreta krimorganizaĵo, pri ekzemploj vidu sube). (Lingva fakesprimo: deonimo = iu tipa specifa produktomarko donas sian nomon por la tuta grupo de similaj produktoj.)
Ĉar la termino mafio ĝeneraliĝis por signifi ĉiujn tiaspecajn krim-organizaĵojn, oni hodiaŭ prefere parolas pri Cosa nostra (Nia afero) por la sicilia mafio.
La sicilia mafio formiĝis el armitaj bandoj, dungitaj de grandbienistoj en Sicilio por protekti la bienojn kontraŭ ribelantaj kamparanoj. Malfacilas diri, kiam ĝi ekestis, la vorto "mafio" ĉiukaze iĝis konata en la 18-a jarcento.
La mafio diferenciĝas de aliaj formoj de organizita krimado per sia strukturo: Mafio konsistas el tiel nomataj familioj (aŭ klanoj, kvankam ne temas pri grupo de komuna biologia heredo), rigore hierarkie organizita gruparo, kies membroj devas strikte observi la regularon. Mafio estas kvazaŭmilitista, esence patriarkisma organizaĵo. La membroj ekskuzive estas viroj. Ĉiu familio havas sian ĉefon, al kiu la aliaj familianoj absolute obeu. Novuloj estas enkondukataj nur per la atesto de malnovaj membroj.
Deliktoj kontraŭ la reguloj estas severe punataj. La ĉefa ordono estas omertà (ne-parolemeco), kio signifas absolutan silenton al ne-familianoj pri la planoj kaj agadoj de la familio, ne-obeinto estas murdita.
La ĉefaj krimokampoj de mafio estis ĉantaĝo, kidnapo kaj subaĉetado, hodiaŭ krome Kontraŭleĝa drogkomerco kaj -kontrabando, armilkomerco kaj -kontrabando, protektomono kaj monlavado.
Cosa Nostra estis la plej forta mafio-organizaĵo en Eŭropo. Ĝiaj centraloj estas en Sicilio. Oni taksas, ke ĝi havas 5.000 membrojn kaj 20.000 simpatianojn.
Kiel mafiojn (italbazaj krim-organizaĵoj laŭ mafia tradicio) oni povas rigardi:
Jenaj krim-organizaĵoj ofte estas nomataj mafio, kvankam ili ne parencas al mafio de itala tradicio. Prefere oni nomu tiujn senpere krim-organizaĵo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.