plantospecio From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭtuna kolĥiko (Colchicum autumnale) estas plantospecio, kiu apartenas al la familio de la Kolĥikacoj (Colchicaceae). La aŭtuna kolĥiko estas vaste disvastigita. Ĝia veneno estas uzata en medicino kaj plantbredado.
Aŭtuna kolĥiko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Colchicum autumnalis | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Aŭtuna kolĥiko estas multjara, ekstreme venena herba planto, kiu atingas altecon de 8 ĝis 30 cm. La planto estas geofito, kio signifas, ke plantpartoj daŭras, dum la malfavoraj jartempoj, subgrunde. Dum la vintro la bulbo estis forkonsumita kaj kreskas nova bulbo super la malnova. Samtempe la flankŝoso kreskas al nova bulbo. En somero kolĥiko formas brunskvaman bulbon kun diametro 2,5 ĝis 5 cm kaj longeco de ĝis 7 cm. En baza rozedo staras mallarĝaj folioj kiuj aperas kune kun la fruktaro en la frua somero. La folioj longas ĝis 40 cm.
Formiĝas unu ĝis tri floroj pro planto. La duseksaj, radiosimetriaj floroj estas trinombraj. La ses samformaj, ofte malbrile roseaj ĝis violaj, malofte blankaj florfolioj estas kunkreskintaj al longa tubo. Ekzistas ses stamenoj. La el tri karpeloj kunkreskinta ovario troviĝas profunde en la tero. La tri pistiloj estas ĝis la bazo liberaj.
La polenigado okazas per insektoj (entomofilio), ekzemple fare de abeloj kaj muŝoj; la specio estas memfekunda. La flortempo estas de septembro ĝis oktobro, malofte ankaŭ en printempo.
La oblongaj-ovformaj kapsulfrukto nur jam aperas dum la maturiĝado en frua somero (majo ĝis junio). La malgrandaj nigre brunaj semoj posedas blankan oleosomon, kiu servas al la disvastigo de la semoj pere de formikoj (formikoĥorio) ankaŭ disvastigo pere de vento eblas.
La kromosomnombro estas 2n = 38, malofte 36.
La kolĥiko estas submediteranea-subatlantika flaŭroelemento. La planto disvastiĝis de suda Irlando, la suda duono de Britio, Francujo kaj la norda ibera duoninsulo trans suda Mezeŭropo kaj la norda Italujo orienten ĝis la norda balkana duoninsulo kaj al la okcidento de Ukrainio. Pli norde la planto mankas (Skotlando, Danujo, suda Skandinavio).
Kolĥiko kreskas interalie sur humidaj herbejoj La planto preferas sunaj ĝis duonombraj lokoj. Ĝi preferas ventprotektitaj kreskejoj.
Ĉiam okazas venenigado pro la erara interŝanĝo kun ursa ajlo, ankaŭ kun morta sekvo.
Ĉiuj partoj de kolĥiko enhavas la tre venenan alkaloidon kolĥicino, kapilara kaj mitoza veneno. La plej alta procentaĵo estas en la folioj ĝis 1,8 %. Sed ankaŭ en la semoj (0,5 %), kaj bulboj (0,2 %) kaj floroj (0,03 %) enhavas sufiĉe da kolĥiĉino por kaŭzi venenigadon.
Kolĥiko estis menciata la unuan fojon en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum. sinonimo por Colchicum autumnale L. estas i. a. Colchicum commune NECK. kaj Colchicum crociflorum SIMS. La scienca genra nomo venas de pejzaĝo Kolĥido ĉe la Nigra Maro, kiu situas en la hodiaŭa Kartvelio. Tie ankaŭ estu la hejmlando de legenda Medea, potenca sorĉistino en helenaj mitoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.