ChromeOS

distribuaĵo de GNUo/Linukso From Wikipedia, the free encyclopedia

ChromeOS, antaŭe Chrome OS, estas libera operaciumo bazita sur Linukso projektita de Google (esperante ofte Guglo) por labori ekskluzive per interretaj programoj. Anoncita la 7-an de julio 2009, la fontkodo de la prova (beta-) versio estis publikigita la 19-an de novembro 2009, kaj Chrome havis publikan prezentadon de stabila versio en decembro 2010. La interfaco de uzanto estas simpla, simila al tiu de foliumilo Chrome. ChromeOS ne disponeblas por elŝuti por instalado, anstataŭ tio, la operaciumo venas en specifa aparato kreita de partneroj de Google. La foliumilo estas la unika programo lokigita en aparato, ĉar Google ChromeOS estas destinita al uzantoj kiuj dum granda parto de sia komputila tempo konektatas al interreto.

Rapidaj faktoj distribuaĵo de GNUo/Linukso, Evoluiganto: ...
Fermi

Esperanto-agordo en ChromeOS

Ĝis nun ne ekzistas traduko en Esperanto de ChromeOS kvankam ekzistas diskuto.[1]

Tamen eblas skribi specialajn esperantajn supersignojn. Oni instalu la francan klavaron kaj la "US International Keyboard":[2]

  • ĉ : ^ , c
  • ĝ : ^ , g
  • ĥ : ^ , h
  • ĵ : ^ , j
  • ŝ : ^ , s
  • ŭ : AltGr+Shift+( , u

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.