Christian Gottfried Struensee
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Christian Gottfried STRUENSEE (naskiĝinta la 14-an de aŭgusto 1717 en Fehrbellin-Walchow, mortinta la 14-an de aŭgusto 1782 en Halberstadt) estis germana pedagogo reformema.
Christian Gottfried Struensee | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1717 en Walchow |
Morto | 14-an de aŭgusto 1782 (65-jaraĝa) |
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo instruisto |
La filo de la predikisto Michael Struensee pasigis la junajn jarojn pro la frua morto patra en malriĉeco sed ĝuis la helpon de mecenatoj. Tial li ankaŭ rajtis frekventi la Stephaneum-gimnazion en Halberstadt, kies vicestro Johann Heinrich Prielmeyer, disĉiplo de August Hermann Francke, inspiris lin science. En 1737 Struensee ekstudis en Halle (Saale), precipe filozofion. Li estis homo interesa kiu sukcesis kombini la spiriton de malradika pietismo kun por pedagogiko gravaj impulsoj elĉerpitaj el la moderna germana filozofio. Inter 1741 kaj 1747 li deĵoris ĉe la Instituto pedagogika de la monaĥejo surmonta apud Magdeburg (Pädagogium des Klosters Berge). Surloke li influitis ege per la estrado de abato Steimnetz, kiu trejnis lin priinstruiste.
En novembro 1747 Struense vokitis kiel kolega estro ĉe Stephaneum kie li fruktodonege laboris dum 12 jaroj. Liaj instruaj fakoj ampleksis ĉiujn lingvojn kaj sciencojn. Tamen la ĉefa fokuso metitis de li je la malnovajn lingvojn. Post la morto de la lernejestro Wurzler, fariĝis Struensee mem ĉefo lerneja en la jaro 1759-a: la instituto ŝuldiĝis al li siajn plej gravajn reformojn kaj modernigon. Li enkondukis ekzemple la faksistemon ankaŭ por la lingvoj kaj pligrandigis la nombron de horoj instruaj por la lingvoj helena kaj germana. La nombro de la lernigistoj plialtiĝis krome, kiel ankaŭ de la fakoj kaj de la devigaj lernadhoroj. La disciplino ja kreskis kaj internejo krome fonditis.
Verkiste li ankaŭ aktivis: li tradukis i.a. partojn el la Malnova Testamento. Private li edziĝis 48-jara al la vidvino Katharina Hessel; li havis du duongefilojn.
Artikolo "Struensee, Christian Gottfried" fare de Arthur Richter, en: Allgemeine Deutsche Biographie (eldonis Historische Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften), vol 36 (1893), p. 644–645, kio relegeblas tie ĉi interrete.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.