La insularo de Ĉiloeo (hispane Chiloé) estas arkipelago lokita en la sudo de Ĉilio, inter la paraleloj de 41° kaj 43° de suda latitudo. Ĝi precipe enhavas grandan insulon, la Granda Insulo de Ĉiloeo, krome grandan nombron da insuloj kaj malgravaj insuletoj. La arkipelago havas areon de 9.181 km² kaj havis loĝantaron de 154.766 personoj en la jaro 2002.
Ĉiloeo | ||
---|---|---|
insularo [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Supermara alteco | 2 m [+] | |
Koordinatoj | 42° 36′ 0″ S, 73° 57′ 0″ U (mapo)-42.6-73.95 | |
Akvokolektejo | 9 181 km² (918 100 ha) [+] | |
Areo | 9 181 km² (918 100 ha) [+] | |
Nombro de insuloj | 42 | |
Ĉefa insulo | Insulo Ĉiloe | |
Loĝantaro | 180 185 [+] (2017) | |
Ĉiloeo | ||
Vikimedia Komunejo: Chiloé Archipelago [+] | ||
Vortdeveno
Chiloé estas transformo de Chilhué, la hispana aliformado de la chillwe, vorto kiu en la mapuĉa signifas «loko de chellos». La ĉello aŭ Brunkrona mevo (Larus maculipennis) estas blanka birdo kun nigra kapo, tre ofte videbla ĉe la strandoj kaj lagetoj de la arkipelago.
Kulturo de Ĉiloeo
La kulturo de Ĉiloeo malsamas aliajn partojn de la lando pro la miksaĵo inter indiĝenaj kaj hispanaj tradicioj, kaj ankaŭ pro la originaj solvoj trovitaj por la problemoj de la insula vetero.
Ĉiloea hispana lingvo
La hispana parolata en Ĉiloeo havas strangajn karakterojn pro la centoj da vortoj prenitaj el la mapuĉa en sia dialekto huilliche kaj pro la konservado de multe da hispanaj arĥaismoj, kiu jam ne estas uzataj aliloke.
Ĉiloea mitaro
Ĉiloeo havas multajn karakterajn mitojn originajn de la miksaĵo inter la kreaĵoj de la unuaj loĝantoj kaj de la kunportitaj de la eŭropanoj. Inter la Ĉiloeaj mitoj elstaras la Pinkoja, la Invunĉe, la Kaleŭĉe, la Traŭko, la Fiura kaj la Kamahueto.
Arĥitekturo
La arĥitekturo en Ĉiloeo estas tre karaktera. La konstruaĵoj estas faritaj el ŝindoj kaj estas levitaj per stangoj por travivi inundojn.
Kirkoj de Ĉiloeo
La kirkoj estis konstruitaj dum la dek-oka kaj dek-naŭa jarcento. Ĉi tiuj kirkoj elstaras pro bona konserviĝo, kvankam ili estas faritaj el ligno.
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.