Prêles (en la germana lingvo Prägels) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto La Neuveville kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 907 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Prêles (stacio).
Rapidaj faktoj former municipality of Switzerland • vilaĝo ...
Prêles
Blazono de Prêles
Blazono de Prêles
Blazono de Prêles
Prêles
Prêles
Prêles
former municipality of Switzerland vilaĝo
Kantono Berno
Administra distriktoBerna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009La Neuveville
Geografia situo CH1903: 576718 / 216601 (mapo)47.17.1319444444445

Nombro de loĝantoj907
Areo6,96 km²
Alteco822 m super marnivelo
Poŝtkodo2515
Komunumkodo0725
Mapo de Prêles
Mapo de Prêles
Mapo de Prêles
vdr
Fermi

Geografio

Prêles situas sur malgranda altaĵo nomita Monto de Diesse (en la franca Montagne de Diesse respektive en la germana Tessenberg) ĉe la suda flanko de la suda ĵurasa montarĉeno proksimume 2 kilometrojn norde de la Lago de Bielo. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Prêles (sur alteco de 822 m s.m. en okcidento) kaj Châtillon (sur alteco de 811 m s.m. en oriento), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,96 km², de kiuj 27,0% estas kovritaj de arbaro, 62,3% servas por agrikulturo kaj 10,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Prêles limas en nordo al Diesse, en nordoriento al Lamboing, en oriento al Twann-Tüscherz, en sudoriento al Ligerz, en sudo al La Neuveville, en sudokcidento al Lignières (NE), kaj en okcidento al Nods.

Trafiko

Prêles situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1322 de Lamboing al La Neuveville, kaj krome kondukas la vojo n-ro 1324 de Prêles al Diesse. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas en distanco de proksimume 4 kilometroj sudokcidente apud La Neuveville. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per funikularo Vinifuni al Ligerz kaj per la poŝtaŭtolinio de La Neuville al Nods.

Historio

La unua dokumenta mencio de Prêles datiĝas el la jaro 1178 kiel Prales.[3] Dum mezepoko la kapitulo de Saint-Imier kaj la Monaĥejo Sankt-Johano en Erlach posedis bienojn en Prêles. La vilaĝo apartenis al la Senjorujo Tessenberg en la Princepsikoplando Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1797 ĝi ek de 1798 ĝis 1815 apartenis al Francio, unue al la departemento Mont-Terrible kaj poste al la departemento Haut-Rhin. Per la Viena Kongreso de 1815 ĝi estis atribuita al Kantono Berno kaj une atribuita al la distrikto Erlach kaj ek de 1846 al la distrikto La Neuveville, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berna Ĵuraso.[4]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.