Cetinjo
urbo en Montenegro From Wikipedia, the free encyclopedia
Cetinjo[1] (montenegre Cetinje, en cirila alfabeto Цетиње, itale Cettigne, greke Κετίγνη, turke Çetinye) estas urbo de 20 000 loĝantoj en Montenegro, kies ĉefurbo ĝi estis ĝis la unua mondmilito. Kvankam ne plu ĉefurbo, Cetinje restis la kultura kaj spirita centro de la lando. Ĝi estas la rezidejo de la montenegra prezidento. Laŭ la stato de 2011 en la komunumo vivis 13 991 loĝantoj sur areo de 910 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 loĝantoj/km².

Cetinjo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Montenegro | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 81250 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 13 991 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 23′ N, 18° 55′ O (mapo)42.38944444444418.924722222222 [+] | ||||
Alto | 650 m [+] | ||||
Areo | 910 km² (91 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cetinje [+] | |||||




Situo
Cetinje situas ĉe 42° 23′ N 18° 55′ O (mapo), en alto de 670 metroj super la marnivelo, kaj ĉ. 15 kilometrojn nord-oriente de la bordo de Adriatiko.
Historio
Ekde 1484 en la abatejo funkciis ankaŭ kultura centro de la regiono. En la 15-a jarcento presejo funkciis en la urbo. La turkoj bruldetruis la komunumon en 1692, 1712, 1785. La urbo estis princa rezidejo, poste reĝa rezidurbo inter 1885-1918.
Inter aŭgusto 1916 kaj oktobro 1918 aperis la germanlingva gazeto Cetinjer Zeitung.
Vidindaĵoj
Partneraj urboj
Inter la partneraj urboj estas
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.