ĉeĥoslovaka kolora fantazia-instruema filmo From Wikipedia, the free encyclopedia
Cesta do pravěku estas ĉeĥoslovaka kolora fantazia-instruema filmo pri ekskurso de kvar knaboj al prahistorio. Unu el la knaboj trovos ĉe kaverno, el kiu elfluas akvo, trilobiton. Sed li ne povas kompreni, ke tio estas estulo, kiu vivis antaŭ milionoj da jaroj. Helpas nek libroj nek vizitoj en muzeoj. Fine la knaboj decidiĝos ekvojaĝi al prahistorio. Ili ennavigacios per ŝipeto en la kavernon kaj vere ili venos en glaciaron, terciaron, karbonon kaj silurion. Ili ekkonos, tra kiuj multformaj ŝanĝoj Tero trairis. La instruemo de filmo estas kunigita kun unuopaj aventuroj de la knaboj, do la filmon atenteme rigardos eĉ tiu plej malgranda spektanto.
Vojaĝo al prahistorio | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Cesta do pravěku |
Produktadlando | Ĉeĥoslovakio |
Originala lingvo | ĉeĥa lingvo |
Kina aperdato | 5-a de aŭgusto 1955 |
Daŭro | 93 minutoj |
Ĝenro | aventurema, familia |
Kameraado | Antonín Horák |
Reĝisoro(j) | Karel Zeman |
Scenaro | Karel Zeman • Josef Alois Novotný |
Filmita en | Ĉeĥoslovakio |
Muziko de | Emil František Burian |
Ĉefrolantoj | Vladimír Bejval Petr Herrmann Josef Lukáš Zdeněk Husták Bedřich Šetena |
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj | Antonín Horák |
Produktinta firmao | Studio de infana filmo Gottwaldov |
IMDb | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.