From Wikipedia, the free encyclopedia
Cesme aŭ turke Çeşme (elp. turke: [ʧeʃ'me], greke Κρήνη, signifo: «fonto») estas urbeto en Turkio, borde de la Mediteranea Maro. Ĝi apartenas al la provinco İzmir kaj al la Egea regiono, kaj administre ampleksas ankaŭ la apartan urbon Alaçatı. En 2016 ĝi havis 40 312 loĝantojn. Situanta sur la duoninsulo Karaburun ĉirkaŭ 70 kilometrojn okcidente de İzmir, ĝia relative malvarmeta klimato kaj facila aliro per aŭtovojo igas ĝin privilegiita feriejo.
Çeşme | |||||
distrikto de Turkio • urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Regiono | Egea regiono | ||||
Provinco | Provinco İzmir | ||||
Geografia situo | 38° 19′ N, 26° 18′ O (mapo)38.3226.305277777778 | ||||
Alto super la marnivelo | 0 m | ||||
Loĝantaro | 40312 (en 2016) | ||||
Poŝtkodo | 35x xx | ||||
Telefona kodo | 0232 | ||||
Aŭtokodo | 35 | ||||
Retpaĝaro | http://www.cesme.bel.tr/ | ||||
Retpaĝaro de provinco | http://www.izmir.gov.tr/ | ||||
Pli frue ĉi tie estis la greka urbo Kriниi ( greke Κρήνη ).
La urbo estis atakita en 1779 de rusa floto gvidata de Spiridov, Orlov kaj Elphinston, kiuj venis helpi la ribelitajn grekojn. La rusoj akiris la venkon kaj la otomana floto estis tute detruita. Ĉi tiu venko kaŭzis la pacon de Küčük Kaynardja. En Rusio ekzistas Preĝejo de Cesme, fama pro nekutima arkitekturo.
Male al multaj aliaj turkaj turismaj lokoj, loĝantoj kaj lokaj administrantoj provis konservi sian aŭtentikan karakteron. Ĉi tio aparte respeguliĝas en la tipan arkitekturon. Plue, oni tie ne favoras grandajn hotelajn ĉenojn kun "tute-inkluziva koncepto", kio signifas, ke relative malmultaj eksterlandaj turistoj troveblas en Çeşme. Estas multaj termofontoj, kies akvoj iras rekte al la feriejaj hoteloj.
En la somero videblas en la haveno la jaktoj de la turkaj riĉuloj.
La golfeto de Boyalik havas plaĝon de ĉirkaŭ 5 km. La parto ĉe Aya Yorgi precipe estas tre trankvila kaj senventa. Boyalik estas dank 'al sia favora loko inter Ilica, Alacati kaj Çeşme unu el la plej rapide kreskantaj lokoj en Çeşme. La plej famaj strandoj de la marbordo estas Çiftlikköy ( Çatalazmak ), Dalyanköy, Reisdere, Küçükliman, Panşalimanı, Ayayorgi, Kocakarı, Kum, Mavi kaj Pırlanta. La plej populara plaĝo en Cesme estas Altinkum, kiu situas 10 kilometrojn de la urbo mem.
En la urbo elstaras la kastelo aŭ citadelo. Ĝi kune kun la moskeo Bayezid datiĝas de 1508. La granda greka preĝejo, Ayios Haralambos, datiĝas de la 19a jarcento.
La urbo havas marajn ligojn kun Grekio kaj Italio (Ancona, Bari kaj Brindisi).
En Cesme okazis la 13-a mezorienta kunveno inter la 27-a kaj 31-a de marto 2020. Por pliaj informoj vizitu la retejon. Pliaj informoj[rompita ligilo] en la retejo de Universala Esperanto-Asocio.:
Oficiala retejo de la urbo Çeşme
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.