Koreopso (Coreopsis), estas plantgenro ene de la familio de la Asteracoj (Asteraceae). La specioj de la genro nur troviĝas en la Nova Mondo. Kelkaj estas ankaŭ kultivataj kiel ornamplanto.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionCoreopsis Koreopso, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Coreopsis Koreopso
Coreopsis lanceolata, bredoformo
Coreopsis lanceolata, bredoformo
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Asterales “ Asteraloj “
Familio: Asteraceae “ Asteracoj ‘’
Subfamilio: Asteroideae
Tribo: Coreopsideae
Specio: 35 ĝis 40 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi

Priskribo

Thumb
ilustraĵo de Coreopsis tripteris
Thumb
sekcio Gyrophyllum: verticila koreopso (Coreopsis verticillata)

Habito kaj folioj

La koreopso-specioj estas unujaraj, multjaraj herbaj plantoj, malofte ankaŭ duonabustojarbustoj. La plej multaj specioj atingas alton de 10 ĝis 80 centimetro, kelkaj fariĝas ĝis 2 metroj kaj pli. Multaj specioj havas rizomon aŭ la plidikiĝanta tigobazon, malmultaj specioj (Coreopsis auriculata) havas subgrundajn aŭ supergrundajn stolonojn. La folioj povas stari aŭ ĉe la bazo aŭ estas ĉe la tigo; ili estas kontraŭstarantaj aŭ alternestarantaj. Ekzistas specioj, kiuj havas folitigojn, aliaj ne. La folioj ankaŭ estas diversaj: simplaj, kompletrandaj aŭ kvinlobaj.

Floraroj kaj floroj

La kapituloj staras unuope terminale ĉe longaj ŝajngropularoj. La gropolaroj konsistas el langofloro (= radiofloroj) kaj tubetfloroj (= diskofloroj).En ĉiu florkapitulo ekzistas rande ĉ. (5 ĝis 13) langetfloroj, ĉe la kultivformoj ankaŭ pli. Ili estas flavaj, kelkfoje estas malhelan, ruĝebruna makulo. La fekundaj tuberfloroj ankaŭ estas ruĝe bruna ĉe la pinto.

Fruktoj

La fruktoj de la koreopso estas aĥenoj, kiuj estas glataj

Kromosomnombroj

kromosomnombro estas x = 14.

Thumb
sekcio Calliopsis: Coreopsis tinctoria
Thumb
sekcio Coreopsis: Coreopsis grandiflora
Thumb
sekcio Coreopsis: Coreopsis lanceolata
Thumb
sekcio Electra: Coreopsis mutica
Thumb
sekcio Eublepharis: Coreopsis rosea
Thumb
sekcio Gyrophyllum: Coreopsis palmata
Thumb
sekcio Gyrophyllum: Coreopsis pulchra
Thumb
sekcio Gyrophyllum:Coreopsis tripteris
Thumb
sekcio Leptosyne: Coreopsis californica
Thumb
sekcio Pseudoagarista: Coreopsis petrophiloides
Thumb
sekcio Tuckermannia: Coreopsis gigantea

Sistematiko kaj disvastigo

La genro Coreopsis estis starigita de Carl von Linné. Tipospecio estas Coreopsis lanceolata L. sinonimo por Coreopsis L. estas: Calliopsis RCHB. , Epilepis BENTH. , Leptosyne DC. , Pugiopappus A.GRAY , Selleophytum URB. , Tuckermannia NUTT. :

De la 35 ĝis 40 specioj la plej multaj estas de Nordameriko (kvin sekcioj kun 25 ĝis 30 specioj). La centroj de la specimulteco estas Meksikio, la Andenoj kaj la orienta Nordameriko. La specioj de la Malnova Mondo apartemas hodiaŭ al la genro Bidento. La genro Coreopsis konsistas el ĉ. 35 (antaŭe ĝis 80) specioj.. La genro Coreopsis estis dividitaj en pluraj sekcioj:

  • sekcio Anathysana: Ĝi nur entenas unu specio:
    • Coreopsis cyclocarpa S.F.BLAKE: La hejmlando estas la meksikia subŝtato Jalisco.
  • sekcio Calliopsis (RCHB.) NUTT. :La sekcio nur havas tri specioj, kiuj hejmiĝas de Nordameriko ĝis Meksikio:
    • Coreopsis leavenworthii TORR. & A.GRAY : Ĝi bone kreskas en altecoj de 0 ĝis pli ol 20 metroj nur en Florido.:
    • Coreopsis paludosa M.E.JONES : Ĝi estas disvastigita en la norda Meksikio.
    • Coreopsis tinctoria NUTT. (sin.: Coreopsis cardaminifolia (DC.) NUTT. , Coreopsis atkinsoniana DOUGLAS EX LINDL. , Coreopsis bicolor (RCHB.) BOSSE EX BUCHENAU): Ĝi estas disvastigita en Nordameriko ĝis la meksikiaj subŝtatoj Coahuila, Nuevo León kaj Tamaulipas.
  • sekcio Coreopsis: Kun nur unu specio.
    • Coreopsis auriculata L. : Bone kreskas en altecoj de 10 ĝis pli ol 500 m en vastaj regionoj de orienta Usono.
    • Coreopsis basalis (A.DIETR.) S.F.BLAKE (Syn.: Coreopsis drummondii (D.DON) TORR. & A.GRAY , Coreopsis wrightii (A.GRAY) H.M.PARKER): Ĝi bone kreskas en altecoj de 10 ĝis pli ol 300 Metern en vastaj regionoj de orienta Usono.
    • Gandflora koreopso (Coreopsis grandiflora HOGG EX SWEET ):Ĝi krerskas bone en altoj de 30 ĝis pli ol 300 metroj en vastaj regionoj de la orientaj Kanado kaj Usono.
    • Coreopsis intermedia SHERFF: Ĝi bone kreskas en altecoj de 60 ĝis 300 metroj en la usona ŝtatoj suda Oklahoma, sudokcidenta Arkansaso, Luiziano (nur en la komunumo Caddo) kaj en orienta Teksaso.
    • Coreopsis lanceolata L. , sin.: Coreopsis coronata HOOK. non L. , Coreopsis nuecensoides E.B.SM.): Ĝi bone kreskas en altecoj de 30 ĝis 500, malofte ĝis pli ol 1000 metroj en vastaj regionoj de meza kaj orienta Usono.
    • Coreopsis nuecensis A.HELLER : La planto kreskas en Florido kaj Teksaso en alteco de 10 ĝis pli ol 200 metroj.
  • Coreopsis pubescens ELLIOTT : sama regiono kaj alteco.
  • Sektion Electra: Ĝi konsistas el du specioj:
    • Coreopsis cuneifolia GREENM. : Ĝi hejmiĝas en la meksikiaj subŝtatoj Durango kaj Jalisco.
    • Coreopsis mutica DC. (sin.: Coreopsis mexicana (DC.) HEMSL. ): Tiu specio kreskas de Meksiko trans Gvatemalo ĝis Honduro.
  • Sekcio Eublepharis NUTT. : Tiu Specio havas kvar speciojn, kiuj efe hejmiĝas en orienta Usono.
    • Coreopsis gladiata WALTER (sin.: Coreopsis falcata F.E.BOYNTON , Coreopsis floridana E.B.SM. , Coreopsis helianthoides BEADLE , Coreopsis linifolia NUTT. , Coreopsis longifolia SMALL ): Ĝi bone kreskas en alteco de 10 ĝis pli ol 100 metroj en orienta Usono.
    • Coreopsis integrifolia POIR.: Ĝi hejmiĝas en altecoj de 0 ĝis 50 metroj en Florido, Ĝorĝio, Norda Karolino kaj Suda Karolino
    • Coreopsis nudata NUTT. : Tiu specio bone kreskas en altecoj de 10 ĝis pli ol 50 metroj en Alabamo, norda Florido, suda Ĝorĝo, Luiziano kaj suda Misisipo.
    • Coreopsis rosea NUTT. : Ĝi hrjmiĝas en alteco de 10 ĝis pli ol 50 metroj en orienta Nova Scotia kaj orienta Masaĉesio, Nov-Jersejo, orienta Pensilvanio, Rod-insulo kaj Delavaro.
  • Sekcio Gyrophyllum NUTT. (sin. Palmatae): la sekcio havas ses speciojn, kiu hejmiĝas precipe en meza kaj orienta Usono.
    • Coreopsis delphiniifolia LAM. : Gi kreskas en altoj de ĉ. 300 metroj nur en Georgio kaj Suda Karolino.
    • Coreopsis major WALTER: Ĝi bone kreskas en altecoj de 300 ĝis 800 metroj en vastaj regionoj de orienta Usono.
    • Coreopsis palmata NUTT. : Ĝi kreskas en altecoj de 100 ĝis 300 metrojern en la meza kaj orienta Usono.
    • Coreopsis pulchra F.E.BOYNTON: Bone kreskas en altecoj de ĉ. 300 metroj. Nur en la ŝtatoj (nordorienta Alabamo kaj nordokcidenta Georgio.
    • Coreopsis tripteris L.): Ĝi kreskas en altecoj de 100 ĝis 500 metroj en orienta kaj suda Ontario kaj en suda Kebekio , respektive meza kaj orienta Usono.
    • Coreopsis verticillata L. ): Ĝi bone kreskas en altecoj de de 10 ĝis 500 metroj en orienta Usono.
  • sekcio Leptosyne (DE CANDOLLE) O. HOFFMANN: Ĝi havas tri specioj kiuj bone kreskas en Kalifornio ĝis okcidenta Meksikio:
    • (Coreopsis californica (NUTT.) H.SHARSM.): Ĝi bone kreskas en altecoj de 300 ĝis 1000 metroj en Arizono kaj Kalifornio, kelkfoje ankaŭ en Nov-Meksikio.
    • Coreopsis douglasii (DC.) H.M.HALL: Ĝi bone kreskas en altecoj de 150 ĝis 300 ĝis 1000 metroj nur en Kalifornio.
    • Stillmans Mädchenauge (Coreopsis stillmanii (A.GRAY) S.F.BLAKE ): Ĝi bone kreskas en altecoj de 400 ĝis 800 metroj nur en Kalifornio.
  • Sektcio Pseudoagarista: 10:00 iu sekcio havas kvar specioj en Meksikio:
    • Coreopsis mcvaughii D.J.CRAWFORD: Ĝi troviĝas nur en la sudaj subŝtatoj de Meksikio Aguascalientes kaj Guanajuato.
    • Coreopsis petrophila A.GRAY: Ĝi nur troviĝas en la meksikiaj subŝtatoj Durango, Guerrero, Jalisco kaj Nayarit.
    • Coreopsis petrophiloides B.L.ROB. & GREENM.:Ĝi kreskas en la meksikiaj subŝtatoj Guerrero, Hidalgo, Jalisco, México kaj Michoacán.
    • Coreopsis rudis (BENTH.) HEMSL.: Ĝi kreskas en la meksikiaj subŝtatoj suda Zacatecas kaj norda Jalisco.
  • sekcio Pugiopappus (A. GRAY) S. F. BLAKE: En tiu sekcio nur estas tri specioj, kiuj troviĝas en Kalifornio:
    • Coreopsis bigelovii ASA GRAY.A.GRAY. VOSS: Ĝi estas el suda Kalifornio.
  • Coreopsis calliopsidea (DC.) A.GRAY : Ĝi nur hejmiĝas en okcidenta Kalifornio.
    • Coreopsis hamiltonii (ELMER) H.SHARSM.: Ĝi troviĝas nur en meza – okcidenta Kalifornio.
  • sekcio Silphidium (TORREY & A. GRAY) A. GRAY : nur kun unu specio:
    • Coreopsis latifolia MICHX.: Ĝi kreskas en altecoj de 300 ĝis 700 metroj en sudorienta Usono.
  • Sekcio Tuckermannia (NUTTALL) S. F. BLAKE: nur du specioj ĉe la marbordo kaj apudaj insuloj der Kalifornio kaj nordokcidenta Meksikio.
    • Coreopsis gigantea (KELLOGG) H.M.HALL: Ĝi kreskas en altecoj de 0 ĝis 200 metroj nur en Kalifornio ĝis Malsupra Kalifornio kaj apudaj insuloj (inklude de Insulo Guadalupe.
    • Coreopsis maritima (NUTT.) HOOK. F.: Ĝi kreskas en altecoj de 0 ĝis 100 metroj nur en Kalifornio kaj apudaj insuloj.
  • En la Andenoj kreskas kiel arbustoj tri specioj:
    • Coreopsis capillacea KUNTH
    • Coreopsis fasciculata WEDD.
    • Coreopsis triloba S.F.BLAKE: Ĝi estis unuafoje priskribita el Ekvadoro.

Uzado

Kiel ornamplantoj estas uzataj jenaj specioj:

  • Coreopsis auriculata
  • Coreopsis grandiflora: Ekzistas multajn kultivaroj. La natura formo havas helflavajn florojn.
  • Coreopsis lanceolata, la specio havas lancetajn kaj je la bazo ofte palmatajn foliojn kaj malhelflavaj ĝis oranĝkolorajn florojn. Kelkfoje kun ruĝe bruna punkto.
  • Coreopsis maritima
  • Coreopsis tinctoria unujarulo kun malhele ruĝe bruna florbazo. La planto estas uzata por kolorigi tekstilojn (mahagoniruĝa).
  • Coreopsis tripteris.
  • Coreopsis verticillata profunde entranĉitaj folioj.

Fontoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.