From Wikipedia, the free encyclopedia
La Centra banko de Kataro (angle Qatar Central Bank, arabe مصرف قطر المركزي) estas la centra banko de la azia ŝtato Kataro.
Qatar Central Bank | ||
---|---|---|
Qatar Central Bank | ||
مصرف قطر المركزي | ||
centra banko vd | ||
Dum | 5-a de aŭgusto 1993 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | centra banko | |
Fondita | 5-a de aŭgusto 1993 | |
Sidejo | Doho, Kataro | |
Lando | Kataro | |
Estr(ar)o | Abdullah bin Saud al-Thani | |
TTT | http://www.qcb.gov.qa/ | |
La oficialaj moneroj kaj monbiletoj kiujn ili presas kaj monfaras estas la Katara rialo.
La Centra Banko de Kataro estis origine, ĝis 1993, konata kiel la Katara Mona Agentejo (kaj antaŭe estis konata kiel la Katara Dubaja Valuta Estraro), fondita la 13-an de majo 1973 post kiam Dubajo aliĝis al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj liberiĝis de brita monpolitiko kiun la areo antaŭe sekvis. La Mona Agentejo de Kataro alprenis la funkciojn de centra banko. En 1973, la dekreto Amiri N-ro 24 rajtigis la emision de la Katara Rialo (QR).
Dum ĝia historio, la Centra Banko de Kataro laboris ĉiam pli en partnereco kun aliaj pli grandaj centraj bankoj por akiri stabilan valuton por la lando, plej lastatempe kaj aparte kun la Mona Aŭtoritato de Singapuro.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Banca centrale del Qatar en la itala Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.