Celastro (Celastrus) estas plantgenro de grimpantaj arbustoj el la familio de la Celastracoj (Celastraceae). La natura disvastejo situas en Azio, Ameriko, Aŭstralio, Madagaskaro kaj la Fiĝiaj insuloj. Kelkaj estas kultivataj kiel ornamplantoj.
Celastro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Crambe maritima L. P.BROWNE | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Priskribo
Celastroj estas plej ofte somerverdaj, grimpantaj kaj volvantaj arbustoj kun rondaj aŭ eĝaj branĉoj, kiuj estas kovrataj de multegaj oblongaj aŭ rondaj, helaj korkporoj. La marko povas havi kamerojn. La burĝonoj longas 2 ĝis 4 mm, ili estas ovformaj ĝis oblonge ovformaj kaj havas multegajn, ofte pintajn skvamojn. La folioj staras alterne. La stipuloj estas malgrandaj, liniilaj kaj defalas frue. La foliplato estas plej ofte ovforma, hara aux kalva, preskaŭ kompletranda, segilforma aŭ noĉita. La plej multaj specioj havas flavan koloron en aŭtuno.[1][2]
La floraro estas akselstaranta aŭ terminale staranta kaj kreskas simpodia, tirsa aŭ la planto havas unuopajn florojn. La floroj estas plej ofte unuseksaj, malofte duseksaj kaj malofte dioika. Ili estas kvinnombraj, verdaj, aux helflavaj. La disko estas haŭta aŭ karneca, kaj kvinloba. La stamenoj estas mallongaj, la anteroj malfermiĝas ofte laŭlonge al la centro. La karpelo staras epigee kaj en ĉiu fako estas unu ovario. La frukto havas dikecon de 8 ĝis 10 mm kaj estas preskaŭ globa, malofte oblonga. Ĝi estas ledra kapsulo, kiu malfermiĝas laŭlonge de la tri fakoj. La kapsulo enhavas unu ĝis ses semojn. La semoj estas elipsaj kaj enŝlositaj preskaŭ komplete en karneca, ruĝa ĝis oranĝe-ruĝa arilo.[2][1]
La kromosomo-nombro estas 2n=46.
Disvastigo
La natura disvastiga areo de la ĉirkaŭ 30 specioj situas en Azio, norda kaj suda Amerikoj, Aŭstralio, Madagaskaro kaj Fiĝio, kie ili kreskas en humidaj arbaroj ĝis sekaj densejoj en la tropikoj ĝis modera klimato.
Sistematiko
La celastroj (Celastrus) apartenas al la subfamilio Celastroideae de la Celastracoj. La genro estas priskribita unuafoje fare de Carl von Linné en sia verko Species Plantarum en la 1753.[2] La de li elektita genra nomo venas de la greka kelastra, kiu staras por ĉiamverda arbo. La genro estas dividita en du subgenroj:[2]
- Celastrus subg. Celastrus
- Celastrus subg. Racemocelastrus. DING HOU
Ĝi konsistas el ĉ. 30 specioj:
- Celastrus aculeatus MERR.
- malgranda celastro (Celastrus angulatus MAXIM.; hejmiĝas en Ĉinujo
- Celastrus caseariifolius LUNDELL
- Celastrus cuneatus (REHDER & E.H.WILSON) C.Y.CHENG & T.C.KAO
- Celastrus flagellaris RUPR.; hejmiĝas en malproksimorienta Ruslando, Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo
- Celastrus franchetianus LOES.
- Celastrus gemmatus LOES.; hejmiĝas en Ĉinujo kaj Tajvano
- Celastrus glaucophyllus REHDER & E.H.WILSON
- Celastrus hindsii BENTH.; hejmiĝas en Azio, ankaŭ en Japanujo kaj la nordaj Marianoj
- Celastrus hirsutus COMBER
- Celastrus hookeri PRAIN
- Celastrus hypoleucoides P.L.CHIU
- Celastrus hypoleucus (OLIV.) WARB. EX LOES.
- Celastrus kusanoi HAYATA
- Celastrus lenticellatus LUNDELL
- Celastrus liebmannii STANDL.
- Celastrus madagascariensis LOES.
- Celastrus membranifolius PRAIN
- Celastrus microcarpus D.DON
- Celastrus monospermoides LOES.
- Celastrus monospermus ROXB.; hejmiĝas en Barato, Pakistano, Birmo kaj Ĉinujo
- Celastrus novoguineensis MERR. & L.M.PERRY
- rondfoliaj celastro (Celastrus orbiculatus THUNB.); hejmiĝas en Azio
- Celastrus pachyrachis LUNDELL
- Celastrus panamensis LUNDELL
- Celastrus paniculatus WILLD.; hejmiĝas en Azio, Malajzio, Filipinoj kaj Novkaledonio
- Celastrus pringlei ROSE
- Celastrus punctatus THUNB.; hejmiĝas en Ĉinujo, Japanujo kaj Tajvano
- Celastrus richii A.GRAY
- Celastrus rosthornianus LOES.; hejmiĝas nur en Ĉinujo
- amerika celastro (Celastrus scandens L.); hejmiĝas en Nordameriko
- Celastrus strigillosa NAKAI
- Celastrus stylosus WALL.; hejmiĝas en Ĉinujo kaj en la tropika Azio
- Celastrus subspicatus HOOK.
- Celastrus vaniotii (H.LÉV.) REHDER; hejmiĝas nur en Ĉinujo
- Celastrus virens (F.T.WANG & TANG) C.Y.CHENG & T.C.KAO
- Celastrus vulcanicolus DONN.SM.
- Celastrus xizangensis Y.R.LI
Uzado
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.