Remove ads
komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Castegnero estas komunumo de Italio en la provinco Vicenza, kies ĉefurbo Viĉenco foras pli malpli 12 kilometrojn. Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 831 loĝantoj. Kristana patrono de la komunumo estas la Sankta Georgo, kies memortago, la 23-a de aprilo, sekve estas la komunuma festotago.
Castegnero | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Veneto |
Provinco | VI Viĉenco |
Geografia situo | 45° 27′ N, 11° 35′ O (mapo)45.4511.583333333333 |
Alto super marnivelo | 22 m |
Areo | 11 km² |
Loĝantaro | 2831 (2023) |
Loĝdenso | 244 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Castegnero, Ponte, Villaganzerla |
Najbaraj komunumoj | Arcugnano, Longare, Montegaldella, Nanto |
Patrono | Sankta Georgo |
Festa tago | 23-a de aprilo |
Nomo de loĝantoj | Castegneresi (kastenjeresi) |
Poŝtkodo | 36020 |
Imposta kodo | C056 |
Kodo laŭ ISTAT | 024027 |
Telefona prefikso | 0444 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Urbestro: Marco Montan laŭ stato de 2020
Sekretaria telefono de la urbodomo: +39 0444 639013
Retpoŝto de la urbodomo: sindaco@comune.castegnero.vi.it
Plej verŝajne, la nomo Castegnero venas de la riĉeco je kaŝtanarboj; tiukaze, la origino estas certe latindevena, ĉar romianoj nomis lokojn laŭ partikulara tipo de flaŭraĵo aŭ faunaĵo. Laŭ tiu ĉi teorio, la nomo signifus "loko riĉa je kaŝtanarboj". Kelkaj tamen konsideras la germanan militan termilogion, laŭ kiu la antikva loknomo "Castegnendum" venus el "Castrum nedum", kiu indikas defendaj konstruaĵoj. Tiun teorion subtenas dokumento de 1219 kie aperas la nomo "Castelniero", kaj de la ekzisto de iu "via Castellaro", kiu pensigas pri milita fortikaĵo.
Vilao Maffei Costalunga
La konstruaĵo dekkvinjarcenta estis multfoje transformita dum la jarcentoj, precipe dum la 16-a jarcento, kiam oni aldonis al ĝi portikon kun bosaraj pilastroj kaj centran arkon subtenita de du korintikaj kolonoj. En 1652 la nobela kapelo estis konstruita kaj dediĉita al la Ĉieliro de Maria; en ĝi konserviĝas statuo de la ĉielirinta Madono, fare de Angelo Marinali. Ĉe la orienta flanko de la korto estas deksepjarcenta konstruaĵo, konstruita por loĝigi la muelilon, kiu uzis akvon de la proksima rivereto kaj nuntempe estas uzita kiel kelo por produktado kaj konservado de vino de la agrara entrepreno Costalunga, nunaj posedantoj de vilao Maffei. adreso: Via Fontana Fozze, 45 |
Covolo murato
La enirejo de la groto (covolo en la loka dialekto, prononcita kòvolo) estas duonfermita per ŝtona kaj brika muro. Ene, la planko estis nivelita, kaj iuj ŝtupoj estis skulptitaj en la roko. Dua ĉambro, kun gruzo surplanke, troviĝas en la malantaŭo; supre de ĝia enirejo troviĝas portreto de la Virgulino Maria. |
Censitaj loĝantoj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.