From Wikipedia, the free encyclopedia
Casasbuenas (Bonaj domoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Casasbuenas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montoj de Toledo | ||
Poŝtkodo | 45124 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Fidel Galán Diaz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 206 (2011) | ||
Loĝdenso | 6,76 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 46′ N, 4° 8′ U (mapo)39.759166666667-4.1269444444444 [+] | ||
Alto | 682 m [+] | ||
Areo | 30,46 km² (3 046 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Casasbuenas [+] | |||
La termino "Casasbuenas" evidente venas de la du hispanaj vortoj "Casas" kaj "buenas" kiuj signifus "bonaj domoj", rilate al bonkvalito de konstruitaj domoj kompare al provizoraj kabanoj aŭ rilate al reloĝado el 12a jarcento fare de malnovkristanaj kastilianoj.
La loĝanto nomiĝas Casasbuenero. La censita populacio en 2011 estis de 206 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,76 loĝ/km².
Casasbuenas estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 682 m; je 22 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 30.46 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.
La municipo troviĝase situanta sur ebenaĵo iomete dekliva al oriento en la komarko Montoj de Toledo kaj limas kun la vilaĝoj Argés, Layos, Mazarambroz, Noez, Polán kaj Guadamur, ĉiuj de la provinco Toledo.
Tra la teritorio trafluas la rojo Guajaraz kiu enfluas en la riveron Taĵon.
Oni trovis restojn de ceramiko de kulturoj keltiberia kaj romia kiu havigas ideon de la antikveco de ties originoj. En dokumento de mozaraboj de la 13a jarcento oni mencias la domaron de Casas Bonas.
En la dua duono de la 16a jarcento estis en ties teritorio la anzinaroj La Higueruela kaj Santa Catalina.
Meze de la 19a jarcento la municipa buĝeto estis de 4.000 "reales", el kiuj 1.300 estis por pago al la sekretario. Estis tiam 120 domoj kaj lernejo kien iris 20 geinfanoj.
Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Casasbuenas super 508 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Casasbuenas kie oni falis al la nunaj 200.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉiam el dekstraj partioj.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.