From Wikipedia, the free encyclopedia
Carriches [karIĉes] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Carriches | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Komarko de Torrijos | ||
Poŝtkodo | 45532 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Isidro Castaño del Pino | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 315 (2011) | ||
Loĝdenso | 16,58 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 58′ N, 4° 27′ U (mapo)39.961666666667-4.4577777777778 | ||
Alto | 553 m [+] | ||
Areo | 19 km² (1 900 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Carriches [+] | |||
Estas du teorioj pri la deveno de la termino "Carriches". La unua indikas, ke povus deveni de la termino "carrizal" aŭ "carrizos" de mozaraba deveno (kareksejo). La dua baziĝas sur la okazas apero skribita kiel "Carriche" aŭ "Carruche", kio pensigas pri la ligna ilo uzata por elpreni teron el farataj putoj kaj kiu populare estas konata per ambaŭ nomoj. Tiu dua teorio aspektas pli solida, ĉar en la 16a jarcento ŝajne la vilaĝo havis akvon nur el putoj ĉar ne havis fonton.
La loĝantoj nomiĝas Carrichanos. La censita populacio en 2011 estis de 315 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,58 loĝ/km².
Carriches estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 553 m; je 45 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′42″ N 4°27′28″ Ok.
La municipo troviĝas situanta en la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Santa Olalla, Carmena, La Mata, Mesegar de Tajo kaj Erustes, ĉiuj de la provinco de Toledo.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
En la 16a jarcento aperas kiel malgranda domaro majoritate de kamparanoj, kiu iĝis vilaĝo en tempo de la reĝo Fernando la 6-a (Hispanio).
Meze de la 20a jarcento la populacio trioniĝis el 900 al 300 pro elmigrado al Madrido, sed poste stabiliĝis.
Dum la lasta kvarono de la 20a jarcento post la Hispana transiro al demokratio, la vilaĝo estis regata ĉiam de municipa konsilantaro hegemonia de la dekstraj partioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.