From Wikipedia, the free encyclopedia
Carl Oscar EMMERLING (naskiĝinta la 26-an de majo 1813 en Mörlenbach/Groß-Breitenbach, mortinta la 24-an de februaro 1883 en Sondershausen) estis germana teologo kaj politikisto.
Carl Emmerling | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1813 en Groß-Breitenbach |
Morto | 1-an de januaro 1883 (70-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | pastoro |
Estante la filo de la registara advokato Johann August Friedemann Emmerling li nuptis en la 16.7.1841 en Bendeleben Therese Amalia Müller, la filinon de la paroĥestro. Emmerling estis frekventinta la gimnazion en Schleusingen kaj studis teologion en Jena kaj Leipzig. Unue li deĵoris kiel privata instruisto en Hesio antaŭ ordinado en Sondershausen en la jaro 1840-a. Inter 1840 kaj 1845 li estis subdiakono en Sondershausen kaj paralele inter 1841 kaj 1842 speciala superintendanto kaj instruisto pri religio kaj la hebrea lingvo ĉe la gimnazio en Sondershausen. Inter 1842 kaj 1846 li estis superintendanto de la Diocezo de Sondershausen. En 1844 li iĝis membro ĉefa en la konsistorio de la Princlando Schwarzburg-Sondershausen en Sondershausen. En 1845 li iĝis daikono ĉe la Triunuo-kirko en Sondershausen. En 1847 li estis konsistoria asesoro kaj en 1848 paroĥestro en Bendeleben. En 1858 li iĝis konsilisto konsistoria kaj en 1866 ano de la Eklezikonsilantaro de Schwarzburg-Sondershausen (la organizaĵo posteula de la konsistorio. En 1882 li retiriĝis.
Emmerling estis en 1850 membro de la Dua ĉambro de la Erfurta Unuigparlamento. Li kandidatis en 1871 por la Naciliberala Partio por la Reichstag-balotado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.