Carl Eduard Güthling

From Wikipedia, the free encyclopedia

Carl Eduard GÜTHLING (naskiĝinta la 23-an de februaro 1824 en Lengerich, mortinta la 24-an de aprilo 1896 en Legnica) estis germana klasika filologo, historiisto kaj gimnaziestro.

Vivo

Estante filo de urbopordega gvatisto li frekventis de 1835 je Paderborn la lernejon Gymnasium Theodorianum. Post trapaso de la abiturienta ekzameno en 1843, li ekstudis en somero 1844 ĉe la universitato de Monastero klasikan filologion, filozofion, germanistikon kaj historion. Vintre de 1847/48 li troviĝis en Berlino por aŭskulti prelegojn de August Boeckh, Karl Wilhelm Ludwig Heyse, Karl Richard Lepsius kaj Leopold George. En marto 1848 li ricevis la gimanzian instruadrajton.

De pasko 1848, Güthling staĝis ĉe Konsilantargimnazio de Minden; samloke oni nomumis lin jaron poste helpinstruisto, de februaro 1850 orda instruisto. En oktobro 1851 li eĉ fariĝis supera instruisto. Paralele li laboris por doktoriĝo kiu sukcesis en novembro 1856 ĉe la universitato de Tübingen post defendo de laboraĵo pri Tucidido. [1]

En oktobro 1861, Güthling vokiĝis kiel vicestro kaj unua supera instruisto ĉe la gimnazio de Bolesławiec; ekdeĵoro tiea estis paske 1862. Jam tri jarojn pli malfrue li fariĝis lernejestro ĉe la Evangelia Gimnazio de Lubań. Komence de julio 1867 li ekdirektoris ĉe la Municipa Evangelia Gimnazio de Legnica kie li dum 22 jarojn servadis. Por sia meritaro li ricevis la Ruĝan aglo-ordenon (kvara klaso). Pro okula malsano li pensiiĝis en oktobro 1889; postanto lia estiss Wilhelm Gemoll.

Edzigis lin Karoline Sĉmidt naskonte du filojn: Otto kaj Carl Adolf Ernst. Krom la lernejaj taskoj, li publikigis plurajn sciencajn aĵojn pri la latina literaturo kaj stilarto, pri germanaj humanistoj kaj pri la metodo de bona lernigo de la latina lingvo.

Skribaĵoj (elekto)

  • Moritz, Herzog und Kurfürst von Sachsen. Du partoj, Minden 1858–1859 (lernejprogramaro)
  • Des L. Annäus Seneca Apokolokyntosis. Übersetzt und erläutert. Minden 1861
  • De Latinitate falso suspecta. Bolesławiec 1863 (lernejprogramaro)
  • Beiträge zur Kenntniss der classischen Latinität. Bemerkungen und Nachträge zu dem Krebs-Allgayerischen Antibarbarus der lateinischen Sprache. Berlin 1866
  • Die ersten westfälischen Humanisten. In: Festschrift zur Einweihung des Gymnasiums in Liegnitz. Legnica 1867, S. 9–24
  • De Titi Livii oratione cap. I quod est de usu verborum simplicium. Legnica 1867 (lernejprogramaro)
  • De Taciti Agricola. Legnica 1878 (lernejprogramaro)

Literaturo

  • Norbert Thiel: "Güthling, Carl Eduard", ĉe: Hubert Unverricht (eld.): Liegnitzer Lebensbilder des Stadt- und Landkreises. Band 1: A–L, Hofheim/Taunus 2001, p. 218–220 (kun foto)

Eksteraj ligiloj

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.