From Wikipedia, the free encyclopedia
Carl Abraham Pihl, naskita la 16-an de januaro 1825 en Stavanger, mortinta la 14-an de septembro 1897 en Christiania, estis la precipa fervoja inĝeniero de Norvegio en la dua duono de la 19-a jarcento.
Carl Abraham Pihl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de januaro 1825 en Stavanger |
Morto | 14-an de septembro 1897 (72-jaraĝa) en Christiania |
Tombo | Vår Frelsers gravlund en Oslo |
Ŝtataneco | Norvegio |
Alma mater | Teknologia Universitato de Ĉalmers (1841–1844) |
Familio | |
Frat(in)o | Oluf Pihl (en) |
Infano | Alice Pihl (en) |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero konstruinĝeniero railway engineer (en) |
Pihl studis en Gotenburgo kaj en la 1840-aj jaroj iris labori en Anglio, kie li faris staĝon ĉe Robert Stephenson kaj poste laboris pri fervoja projekto en orienta Anglio. Inter 1850 kaj 1854 li laboris pri la ĉefa norvega fervojo ("Norsk Hovedjernbane") inter Oslo (tiam Christiania) kaj Eidsvoll. Post plia laboro en Anglio kaj Kimrujo inter 1854 kaj 1856 li definitive revenis al Norvegio por iĝi gvida inĝeniero pri fervojkonstruado.
La konstruado de la ĉefa fervojo montris, ke fervoja reto laŭ la norma ŝpuro estis ekonomie problema en monteca kaj maldense loĝata Norvegio. Pro tio Pihl esplorvojaĝis en Aŭstrio kaj Germanio kaj proponis realigi novajn norvegajn fervojajn liniojn en mallarĝa ŝpuro de 3,5 futoj (= 42 coloj aŭ 1066,8 mm); tio estas ĉirkaŭ tri kvaronoj de la norma ŝpuro. Tial oni konstruis novan linion de Hamar al Grundset laŭ tiu ĉi ŝpuro. Pro la sukceso de la linio oni uzis la saman ŝpuron por ĉiuj novaj norvegaj linioj, escepte de la translimaj linioj al Svedio, ĝis ĉirkaŭ 1900.
La ŝpuro proponita de Pihl estis nomita laŭ liaj inicialoj, CAP.
En 1883, kiam estis fondita la Norvegia Ŝtata Fervojo, Pihl iĝis ĝia unua direktoro. Li restis konvinkita, ke etŝpuraj fervojoj ĉiam estos superaj al normŝpuraj. Unu jaron post lia morto la norvega parlamento decidis, ke la fervojo inter Oslo kaj Bergeno estu konstruita en norma ŝpuro.
Ĝis 1949 Norvegio transkonstruis ĉiujn gravajn fervojojn al norma ŝpuro. Sed la CAP-ŝpuro restis grava en Japanio kaj en suda kaj orienta Afriko. Ekzemple fervojo TAZARA uzas la CAP-ŝpuron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.