From Wikipedia, the free encyclopedia
Caj Ĝin (ĉine 蔡锦, pinjine: Cai Jin; naskiĝis en 1965) estas ĉina pentristo, plej bone konata pro ŝia ole-pentraĵoj, kiuj montras la banano-planton.[1] Caj naskiĝis en Tunŝji, Anhujo, Ĉinio en 1965.[2]
Cai Ĝin | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1965 (59-jaraĝa) en Tunxi, Anhui, Ĉinio | |
Nacieco | Ĉina | |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio vd | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo vd | |
Sukcesas kiel | Pentristo | |
Reprezentaj verkoj | Serio Banana Planto | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Caj studis arton ĉe la Instruista Universitato de Anhujo en Vuĥu, Ĉinio, kaj diplomiĝis en 1985. Ŝi poste partoprenis en la Pluneirinta Ole-Pentrada Programo de la Ĉina Centra Akademio de Belaj Artoj en Pekino, kie ŝi studis ĝis 1991.[2] Ŝi laboris en Novjorko inter 1997 kaj 2007.[3]
Cai instruas ĉe la Tjanĝina Belarta Instituto ĉe Tjanĝino, Ĉinio.[2]
Caj Ĝin inspiriĝis de putriĝanta banano-planto, kiun ŝi malkovris, dum vizito al sia hejmurbo. Ŝi faris du rolojn da fotografoj de la planto, kiu kreskis inter malbonherboj, kaj portis ilin kun si por inspiriĝi. Ĝin finis pli ol 400 verkojn, plejparte ole-pentraĵojn. [4] Ŝiaj verkoj karakteriziĝas per iliaj maldormosonĝaj koloraj, kiel ruĝeto, purpuro, bluo, kaj precipe ruĝo. Ĝin utilas la imagon de la banano-planto en sia verko por esplori belecon, fekundecon, kaj seksecon.[5] Ŝi plej ofte faras oleo-pentraĵojn sur kanvaso, tamen Caj ankaŭ pentras sur materialoj tiel, kiel matracoj, silkaj litkovriloj, kusenoj, virinaj ŝuoj, biciklo-seĝoj, kaj bankuvoj.[6] Ŝiaj pentraĵoj esploras vitalecon kaj belon.
En 2008, Caj ŝanĝis de sia fokuso ĉe la banano-planto, kaj komencis prilabori serion da pejzaĝaj pentraĵoj. Malgraŭ tio, ke la tito de la serio estas Pejzaĝo, la pentraĵoj estas organikaj abstraktaĵoj, kiuj montras influojn kaj de Okcidentaj kaj de tradicie ĉinaj fontoj. [7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.