From Wikipedia, the free encyclopedia
Burlesko (de itala burlesco ŝerca, de burla, ŝerco, malseriozaĵo, komikaĵo) estas teatra aŭ literatura ĝenro de burleskaj verkoj. Burleskaĵo estas kruta komedio en teatro aŭ literaturo. En muziko ĝi estas gaja instrumenta muzikaĵo.
Sur la scenejo kaj en literaraj verkoj (poemoj, rakontoj, komedioj) burleskaĵo estas ekstravagance komika, primoka verko kontrastiganta la noblecon de la temo kun la trivialeco de la stilo, aŭ male. Ofte burleskaĵo estas improvizita kaj havas kritikajn trajtojn. Kune kun farso kaj arlekenaĵo burleskaĵo apartenas al la literatura ĝenro de dramo. Ofte burleskaĵoj estas ludataj en popola kaj laikula teatro.
Tipaj burleskaĵoj estas la komedioj de Aristofano, Carlo Gozzi, Carlo Goldoni en la tradicio de la Commedia dell'Arte.
En la germana literaturo Sebastian Brant estas rigardata la fondinto de la burlesko pro sia verko La stultula ŝipo (Das Narrenschiff, 1494), burleska satiro kritikanta la tiutempan socion.
Aliaj konataj burleskaĵoj:
En muziko, burleskaĵo estas la nomo de gaja kaj petola instrumenta muzikaĵo. La nocio estas transprenita el literaturo kaj teatro de la 18-a jarcento.
Konataj burleskaĵoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.