From Wikipedia, the free encyclopedia
La ruino de la burgo Jordan stara ĉe la haveno de Ardglass en la graflando An Dún en Nordirlando. El grupo de iam sep, kaj hodiaŭ kvar turdomoj, kiuj estas la ĉefaj karakterizaĵoj de la urba spekto, la kastelo de Jordan estas la plej okulfrapa. Ardglass estas grava haveno en la angla-normana provinco Ulster.
Laŭdire John de Courcy post la angla-normana konkerado de Irlando konstruis tiun turdomon. En la jaro 1210, dum la militiro kontraŭ Hugh de Lacy, ĝi laŭdire estis la tranoktejo de la reĝo Johano la 1.a. Certas, ke la burgoj apud la haveno de Carrickfergus en la graflando Aontroim kaj Dundrum en la graflando AnDún apartenis al li. Simon Jordan, membro de la komercista familio, kiu posedis la turon, tie estis sieĝata de O’Neills dum la Tyrone-resurekto . La resurekto gvidis grafo de Tyrone.
La hodiaŭa stato ekzistas ekde ĉ. 1450 kiam la turo ricevis sian nunan aspekton kun ŝtuparo kaj latrina tureto kaj la peĉnazoj ĉe la norda flanko. La loĝturo estis aĉetita en la jaro 1911 de Francis Josef Biggar, kiu renovigas la objekton komplete.
En la vilaĝo ekzistas ankaŭ la burgoj kaj restaĵoj de Ardglass, Cowd kaj kastelo Margaret.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.