muzeo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Interesa Bunkromuzeo (germane Bunkermuseum) en eksa GDR-bunkro troviĝas en Frauenwald.
Sub la kaŝnomo kostumfesto konstruitis de 1973-75 bunkro sub la grundo de la arbara hotelo Rennsteighöhe. La 3600 m² granda, per plurajn metrojn dika tavolo el betono kaj tero kovrita bunkro aranĝitis sub plej eble granda sekretigo. Por nefuroro de la ŝarĝaŭtoj-kolonoj oni paralele starigis feriadan hejmon por la dungitoj ĉe akvoenergiaj entreprenoj. Pluse estis proksime granda konstruejo akvoenergia: la barigo de Schönbrunn. La koncepto de kamuflado kaj trompado perfektiĝis. Per modernegaj sistemoj (ankaŭ de telekomunikado) kaj hermetika fermebleco de la bunkrejoj travivo por la daŭro de unu jaro eblus, en la kazo de atomatako por la daŭro de almenaŭ 6-8 tagoj.
Post la Turniĝo la bunkro komplete perdis sian funkcion. Partoj de ĝi kiel ankaŭ la milita sekurigtekniko ankoraŭ antaŭ la reunuiĝo malmuntitis. Estis planoj de Bundesvermögensverwaltung vendi la tuton, sed finfine pretiĝis la najbara hoteliestro investi kaj fari planojn por turisma ekspluato. Ek de tiam ĝi estas ŝatata ekskursocelo, ankaŭ por skikurantoj dumvintre pro la laŭlonge kondukanta idilieca skikulko sur eksa fervoja taluso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.