From Wikipedia, the free encyclopedia
La Brunmakzela arasario (Pteroglossus mariae) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. Temas pri specio ege simila al la Eburbeka arasario kaj ofte estis konsiderata kiel subspecio de tiu.
Brunmakzela arasario | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brunmakzela arasario
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pteroglossus mariae (Gould, 1854) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Kiel plej multaj de tukanoj tiu ĉi specio havas nigran dorson. La kapo, kiel ĉe aliaj arasarioj, estas malhelbruna, sed kun pli nigra krono ol la Eburbeka arasario, kaj tie estas eble la plej ĉefa diferencilo. La brusto estas ruĝa kaj la ventro unue nigra kaj sube flava kun iom da ruĝa limo. La pugo estas ruĝa kaj la beko montras suban makzelon helbrunan kun pli flava bazo kaj pinto kaj supran makzelon helflavkoloran. La supra makzelo montras dentarecan bordon kun aspekto de segilo.
Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo kaj Peruo, kaj pli preciza sude de la Amazono en orienta Peruo kaj okcidenta Brazilo ĝis la Rivero Madeira kaj sude ĝis najbara Bolivio. Estas arborema specio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.