Koloroj > Bruna
#993300 |
Bruno estas miksaĵo de flavo, ruĝo kaj nigro (eventuale bluo). Bruna koloro estas interalie simbolo por tero; politike por naziismo.
Se vi havas porteblan komputilon, vi povas fari simplan eksperimenton por pruvi la subjektivan karakteron de la nocio koloro: turnu la ekranon vertikala (al vi), preskaŭ horizontala (for de vi) kaj je meza pozicio. Kion vi rimarkas?
Nuancoj de bruno
- beja (pri felo, ĉefe de ĉevaloj)
- bronza, bronzkolora - ruĝbruna kiel bronzo, ekzemple pri vizaĝo
- kafkolora
- kaŝtankolora (kaŝtana, kaŝtanbruna) - pri hararo: helbruna kiel kaŝtano
- kupra - havanta la koloron de kupro
- maronkolora
- sunbruna - kiel (origine) hela haŭto ade elmetita al sunaj radioj
- (okra), (kakia) - miksaĵoj kun flavo
Bruna farbo kun ... fariĝas ...
En la lingvo Esperanto la vorto "bruno" kiel ĉiuj nomoj de koloroj estas A-karaktera radiko.
#993300 |
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.