sporta delegacio From Wikipedia, the free encyclopedia
La brita teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1936 en Garmisch-Partenkirchen havis 38 sportistojn. Ili partoprenis en 6 fakoj. Flagtenanto de la brita teamo estis Frederick McEvoy. La sportistoj atingis unu oran, unu arĝentan kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 7-an rangon. Kunordigis la teamon la Brita Olimpika Asocio. La vira teamo de glacihokeo gajnis oran medalon kaj konsistigis preskaŭ duonon de la britaj olimpikistoj; samkiel kvar jarojn antaŭe inter ili elstaris la juna arta sketistino Cecilia Colledge, kiu dum la antaŭa olimpiko partoprenis 11-jara, do nun estis 15-jara kaj akiris arĝentan medalon. Bedaŭrinde la vintraj olimpikoj de 1940 kaj 1944 ne povis okazi pro la Dua Mondmilito, ŝi elstaris en la mondaj ĉampionadoj de 1935 ĝis 1938 kaj la eŭropaj ĉampionadoj de 1936 ĝis 1939, ĉiam per oraj aŭ plej malfavore arĝentaj medaloj, sed neniam havis okazon plian fojon partopreni olimpikon.
Britio en la Vintra Olimpiko 1936 | ||||
Vintra Olimpiko 1936 en Garmisch-Partenkirchen | ||||
Flagtenanto: | Frederick McEvoy | |||
Sportistoj | 38 en 6 fakoj | |||
Medaloj rango: 7 |
Oro 1 |
Arĝento 1 |
Bronzo 1 |
Sume 3 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.