From Wikipedia, the free encyclopedia
Brabos [BRAbos] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.
Brabos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05357 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 39 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 47′ N, 4° 56′ U (mapo)40.778333333333-4.9377777777778 [+] | ||
Alto | 995 m [+] | ||
Areo | 18,35 km² (1 835 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Brabos [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de du domaroj: nome Horcajuelo [orkaĤŬElo] kaj Brabos. okupas totalan areon de 18,35 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 42 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 35 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Sigeres, Santo Tomé de Zabarcos, Grandes y San Martín, Villaflor, Chamartín kaj Gallegos de Altamiros.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.