From Wikipedia, the free encyclopedia
La trinkaĵo bovlo estas alkohola trinkaĵo surbaze de vino kaj/aŭ ŝaŭmvino. La nomo venis de bovlo, ĉar la trinkaĵo estas preparita en bovlosimila ujo.
Per la termino bovlo oni nomas malvarman, aroman mikstrinkaĵon, kies bazo ofte estas blanka vino. Ekzemplo estas la germana majbovlo kun tipaj aromoj de asperulo. Ofte oni aldonas aromajn fruktojn kiuj ensorbas post longa trempado grandan parton de la alkoholo. Ĝi estas preparata ofte en granda vitra ujo kiu ankaŭ havas la nomon bovlo.
Ekzistas multegaj receptoj kaj variaĵoj de bovlo. La blanka vino estas miksita kun suko, limonado aŭ ŝaŭmvino. Ankaŭ diversajn brandojn eblas aldoni pro la gusto. Sed ankaŭ ekzistas bovlo-variantoj sen alkoholo, kiuj konvenas al infanoj. Pri la gusto respondecas plejparte fruktoj, herboj kaj ankaŭ glaciaĵo.
Bovlo estas servata malvarma, eventuale kun aldono de glacikuboj. Varma trinkaĵo el alkoholo, fruktoj kaj/aŭ spicoj havas la nomon punĉo. La bazo de punĉo estas teo, ne vino. La plej fama ekzemplo estas la germana "Feuerzangenbowle", kiu male al la nomo ne estas bovlo, sed punĉo. En multaj lingvoj oni ofte ne distingas inter punĉo kaj bovlo.
Plej ofte tipa fruktbovlo havas sian sezonon, kiu egalas al la sezono de la ĉefa ingredienco.
La esprimo venis en la 18a jc. de la angla „bowl“ = pelvo, kiu siaflanke venas de la malnovangla vorto „bolla“ = bovlujo aŭ pelvo
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.