komunumo en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Borzești [borzeŝtj] estas loko en la komunumo Onești en la rumana distrikto Bacău.
En Borzești en 1433 naskiĝis Stefano la 3-a de Moldavio, nomata Stefano la Granda (rumane: Ștefan cel Mare). Li tie en 1494 konstruigis preĝejon, kiu ankoraŭ ekzistas. Ĝi nomiĝas Adormirea Maicii Domnului (ĉieliro de Maria) kaj estas arĥitektura monumento.
En 1954 en Borzești estis fondita kemia kombinato (Combinatul Chimic Borzești), kiu en 1959 ekfunkciis kaj produktis interalie oksigenon, poste ankaŭ natrian hidroksidon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.