Boreo (vento)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Por la blovinstrumento boreo, vidu la paĝon boreo.
La boreo estas balkana seka, ofte akra malvarma ventopuŝo el nordorienta direkto.
En la helena mitologio Boreo estis la dio de norda vento aŭ ankaŭ norda vento mem.
Ĉi tiu vento antaŭ ĉio senteblas dum la vintro trans la Adriatiko kaj la bordregionoj de Triesto kaj Dubrovnik. La vento ekestas super la balkana-altebenaĵo kaj falas laŭlonge tre kruta rokmuro (1000 m). La vento estas kanaligita tra la montpintoj pro kio povas ekesti ekblovoj ĝis 180 km/h.
La nomo boreo referencas al la greka dio de la norda vento Boreo (Βορέας).
Boreo (helene Βορέας, latine Boreas aŭ Aquilo) estis en la helena mitologio filo de la Titano Astraio kaj diino de la matena ĉielruĝo Eoso. Li estis la dio de norda vento aŭ ankaŭ norda vento mem.
Liaj fratoj estis:
Boreo estis el ĉiuj ventoj la plej forta kaj plej akra. Lia sidejo estis en Trakio, sed per siaj flugiloj li peladis sin en la tuta mondo.
Lia edzino fariĝis Oritio, filino de la atena reĝo Ereĥteo, kvankam kelkaj versioj nomas ŝin Ĥiono. Ĉar ŝi ne volis edziniĝi al li, Boreo forportis ŝin perforte. Kune ili havis du flugilhavajn filojn nomataj Kalaiso kaj Zeto (Boreadoj), kiuj famiĝis per multaj heroaj faroj, krom aliaj ili ĉeestis ekspedicion de la Argonaŭtoj en Kolĥidon por la Ora ŝaffelo. Boreo kaj Oritio havis ankoraŭ filinojn Ĥiono kaj Kleopatro, kiu edziniĝis al trakia reĝo Fineo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.