From Wikipedia, the free encyclopedia
Bobelreta manĝado estas unika kaj kompleksa manĝokutimo uzata de la ĝiba baleno (Megaptera novaeangliae)[1] kaj de la Balenopteroj en la Golfo de Tosa, Japanio.[2][3] Ĝi estas unu el malmultaj surfacaj manĝokutimoj fare de la ĝiba baleno kiuj estas konataj.[4] Tiu tipo de manĝado okazas ofte farita are.[4] La grupogrando povas gami el minimumo de du aŭ tri balenoj partoprenantaj ĝis sesdek samtempe.[5] Balenoj povas ankaŭ plenumi similan metodon de surfaca manĝado nomita atakomanĝado sed fare de unusola animalo.[4]
La ĝiba baleno estas migranta kaj manĝas nur dum la duono de la jaro.[6] Ili tipe pasigas la somerajn monatojn (Majo al Septembro) en manĝareoj de pli malvarmaj akvoj kien ili revenas ĉiujare.[6] Oni dokumentis ilin manĝantaj en areoj kiel Sudorienta Alasko kaj ĉe la marbordo de Antarkto.[6] Dum la alia duono de la jaro la ĝiba baleno pasigas tempon en siaj reproduktejoj kie ili tute ne manĝas. Dum ties manĝosezono ĝibaj balenoj aktive manĝas dum ĝis 22 horojn tage.[5] Ili faras tion por akiri sufiĉajn grasrezervojn stokitajn en siaj korpoj por survivi dum sia reprodukta sezono.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.