From Wikipedia, the free encyclopedia
Preston (Bob) Luitweiler (nask. en 1918 - mort. la 13an de aprilo 2008 en Bellingham, Vaŝingtonio, Usono), estis militrezistanto, obĵetanto pro konscienco, aktivulo por la civitanaj rajtoj kaj la paco, iniciatinto kaj ĉefa fondinto de la internacia edukcela asocio Servas Open Doors.
Bob Luitweiler | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Preston Bassett Luitweiler | |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1918 en Millburn | |
Morto | 13-an de aprilo 2008 (89-jaraĝa) en Bellingham (Vaŝingtonio) | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Profesio | ||
Okupo | pacifisto inventisto verkisto fondinto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Bob Luitweiler studis unu jaron en la universitato de Antioch (Kalifornio). Inspiron li trovis en la penso kaj agado de Gandhi. Malliberigita en Usono dum du jaroj antaŭ la Dua Mondmilito pro konsciencobĵeto, kun sociaj elĵetitoj kaj marĝenuloj, li uzis tiun tempon por akiri spertojn pri sociologio. Tie li ankaŭ studis kaj poste instruis Esperanton.
Li vojaĝis unuafoje Eŭropen en 1948. En Askov, sude de Jutlando, Danio, en 1949, en kunlaboro kun pacorganizoj, li fondis asocion de "Peace builders" (packonstruantoj) kiu ricevis en 1952 la Esperantan nomon "SERVAS" pro tio ke ĝi portis ideon pri servo (el la Esperanto-verbo "servi" je la as-tempo), ke pli kaj pli da esperantoparolantaj membroj partoprenis en tiu agado, kaj ke la vorto "Peace" (Paco), en la historie histeria periodo de Makartiismo, estis suspekta, konsiderata kiel ligita al komunismo. En orienta Eŭropo, ne multe da personoj parolis la anglan kaj preferis interŝanĝi en Esperanto.
Bob Luitweiler mortis 89-jara. La asocio, kiun li fondis funkcias en pli ol 120 landoj kiel gastiga servo. Ekzistas pli ol 20 000 "malfermitaj pordoj" tra la mondo. Kun Germanio, Italio, Usono, Francio estas unu el la plej reprezentitaj landoj kun inter 1500 kaj 2000 membroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.