Blosio Palladio

itala poeto kaj arĥitekto From Wikipedia, the free encyclopedia

Biagio PALLAI (pseŭdonime: Blosio Palladio kaj Blosius Palladius; naskiĝinta en Collevecchio, mortinta la 8-an de decembro 1550 en Romo) estis itala poeto, arĥitekto kaj episkopo de Foligno.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Blosio Palladio
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1449 (1449-11-30)
en Collevecchio
Morto 8-an de decembro 1550 (1550-12-08) (101-jaraĝa)
en Romo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala Mezepoka latino vd
Profesio
Okupo poeto
arkitekto
katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Biografio

Inter 1518 kaj 1519 Pallai estis sekretario de la papa nuncio kaj ĉefepiskpo Franciotto Orsini. En 1524 li publikigis latinlingvan poezian antologion Coryciana por honori la germanan mecenaton Johannes Goritz. Kunlaboranto por tio estis i.a. Petreius Aperbacchus. Krome li verkis en 1512 la versaĵon Suburbanum Augustini Chisii por festi rezidejon Agostino Chigi, bankisto el Sieno.

Amiko lia estis la arĥitekto kaj pentristo Baldassarre Peruzzi, kiu planis por li la enroman vilaon Monte Mario. Pallai poste estis hejma sekretario sub la regado de la papoj Klemento la 7-a, Paŭlo la 3-a kaj Julio la 3-a (mallonge). Lia papa moŝto Paŭlo la 3-a nomis lin en 1540 episkopo de Foligno; konsekriĝo tamen neniam okazis. Tombo lia troviĝas en la roma Preĝejo Sankta Mario je Aquiro.

Literaturo

  • Enzo Bentivoglio: Blosio Palladio di Collevecchio in Sabina nella Roma tra Giulio II e Giulio III, Collevecchio 1990

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.