From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blankabrova emberizo, Calcarius pictus, estas malgranda surgrundomanĝanta birdo de la familio de Emberizedoj kaj genro de Longspuruloj.
Blankabrova emberizo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankabrova emberizo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Calcarius pictus (Swainson, 1832) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu birdo havas mallongan konusforman bekon oranĝeca sube kaj malhela supre, striecan malhelbrunan dorson kaj malhelbrunan voston kun blankaj eksteraj vostoplumoj. En reprodukta plumaro (ĉefe formata de eluzita baza plumaro), la masklo havas kukurbokolorajn oranĝecajn gorĝon, nukon kaj subajn partojn kontraste kun rimarkinda blankanigra kapobildo konsista je nigraj krono kaj vizaĝo kun blankaj tre markata superokula strio (kio nomigas la specion), orelarea makulo kaj mustaĉa strio kiu limas kun la oranĝeca gorĝareo; krome estas blankaj mentono kaj suba limo de la inverta triangla nigra vizaĝo. La blankaj fulgilkovriloj estas tre markataj en masklo printempe kaj komence de somero; ripoze videblas blankaj ŝultromakulo kaj flugilstrio. Inoj kaj nematuruloj havas helstriecan sablokolorajn subajn partojn, malhelajn kronojn, brunajn flugilojn kun malpli evidentaj blankaj kovriloj, kaj helkolora vizaĝo. La vosto estas identa je ĉiuj aĝoj.
Tiu birdo reproduktiĝas en malfermaj herbejaj areoj ĉe la arbolimo en plej norda Kanado kaj nordorienta kaj sudorienta Alasko. La ino demetas 3 al 5 ovojn en elherba tasforma nesto surgrunda. Tiuj birdoj nestumas en malgrandaj kolonioj; maskloj ne defendas teritorion. Kaj maskloj kaj inoj povas havi pli da unu partnero. La gepatroj, tio estas unu ino kaj eble pli da unu masklo, manĝigas la idojn.
Vintre ili ariĝas en malfermaj kamparoj, inklude flughavenojn, migras tra centra Kanado kaj nordcentra Usono al sudcentraj usonaj ŝtatoj nordoriente de Teksaso. Migrado estas elipsa, kun nordenaj birdoj restantaj en Ilinoiso printempe kaj sudenaj birdoj flugante super la Grandaj Ebenaĵoj aŭtune.
Tiuj birdoj manĝas surgrunde, kaj ariĝas for de la reprodukta sezono. Ili manĝas ĉefe semojn, kaj manĝas ankaŭ insektojn somere. Junuloj estas manĝigataj el insektoj.
La kanto estas dolĉa trileco iom ascenda fine, iom simila al tiu de la Kaŝtanflanka parulio. La alvoko estas seka sonorilado, kiel mallongigita versio de alvoko de ino de Brunkapa molotro. Ĝi estas rimarkinde pli seka ol tiu de la Laponemberizo.
Audubon nomigis en angla tiun birdon kiel Smith's Longspur laŭ sia amiko Gideon B. Smith.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.