From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blankabeka sturno (Onychognathus albirostris) estas birdo de la familio de Sturnedoj kaj genro Onychognathus de afrikaj sturnoj karakterizitaj pro ruĝecaj (al brunecaj) unuarangaj flugilplumoj, tre rimarkindaj dumfluge. Maskloj estas tipe ĉefe brilnigraj, dum inoj estas malhelgrizaj, kio estas kazoj de seksa duformismo.
Blankabeka sturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankabeka sturno | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Onychognathus albirostris (Rüppell, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu ĉi estas birdo indiĝena de altaj landoj de suda Eritreo suden al centra Etiopio. Ĝi estas monotipa specio.
Ĝi estas endemia birdoj de altaj teroj kun teritorio de preskaŭ 99.000 km², kie ĝi distingiĝas el ĉiuj aliaj ruĝecflugilaj sturnoj pro sia mallonga kaj kvadrata vosto kaj pli rimarkinde pro sia blanka beko unika en tiu genro kaj kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie albirostris signifas precize “kun blanka beko”. Masklo havas tutnigran kapon, dum ino havas cindrogrizajn kapon kaj subajn partoj; junuloj similas al masklo.
Ties habitato estas klifoj kaj kanjonoj super 1800 m, kutime ĉe akvofaloj; ankaŭ ĉe marĉoj kie estas Giganta lobelio.
La agnoskata statuso estas de loke komunaj loĝantaj birdoj; aroj for de la reprodukta sezono (ĝis 40 birdoj), manĝas juniperfruktojn kaj figojn, foje kune kun la Blankkola kolombo.
La voĉo estas fajfeca ‘ĉii-ap’, pli mallonga kaj malpli melodia ol tiu de la Ruĝecflugila sturno; la alarmalvoko estas akra ‘karr’.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.