From Wikipedia, the free encyclopedia
Blackmail (ĉantaĝo) estas brita streĉfilma drama filmo de 1929 reĝisorita de Alfred Hitchcock en kiu stelulis Anny Ondra, John Longden kaj Cyril Ritchard. Bazita sur samnoma romano de 1928 de Charles Bennett,[1] la filmo temas pri londonanino kiu estas ĉantaĝita post murdi viron kiu klopodis perforti ŝin.
Blackmail | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Blackmail |
Originala lingvo | angla lingvo • sen valoro |
Kina aperdato | 30 jun. 1929, 28 jul. 1929, 6 okt. 1929 |
Ĝenro | krimfilmo, suspensa filmo, filma dramo, muta filmo |
Kameraado | Jack E. Cox, Ronald Neame, Michael Powell |
Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
Produktisto(j) | John Maxwell |
Scenaro | Michael Powell • Alfred Hitchcock |
Loko de rakonto | Londono |
Muziko de | Jimmy Campbell and Reg Connelly |
Rolantoj | Anny Ondráková • John Longden • Cyril Ritchard • Sara Allgood • Donald Calthrop • Alfred Hitchcock • Joan Barry |
Produktinta firmao | Associated British Picture Corporation |
IMDb | |
Post starti produktadon kiel muta filmo, British International Pictures decidis adapti Blackmail en aparta sonfilmo. Ĝi iĝis sukcesa eŭropa sonfilmo; muta versio estis publikigita por kinejoj ne ekipitaj por sonkino, kun la sonversio publikigita samtempe.[2] Ambaŭ versioj estas en la kolekto de la British Film Institute.[1][3]
Blackmail estas ofte citita kiel la unua brita sonfilmo.[4][5][6] Voĉdonita kiel la plej bonkvalita brita filmo de 1929 en brita sondeketo la jaron en kiu ĝi estis publikigita, en 2017 sondeketo de 150 aktoroj, reĝisoroj, verkistoj, produktoroj kaj kritikistoj por la gazeto Time Out rangigis Blackmail kiel la 59a plej bonkvalita brita iama filmo.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.