La Birma sturno aŭ Vinobrusta sturno (Sturnus burmannicus) estas paserina birdo de la genro de sturnoj plej tipa en familio de Sturnedoj. Ĝi estas troviĝanta en Sudorienta Azio nome en Kamboĝo, Ĉinio, Laoso, Malajzio, Birmo kie ĝi estis unuafoje priskribita kaj de tie prenis la nomon, Tajlando kaj Vjetnamio.
Birma sturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Birma sturno | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sturnus burmannicus (Jerdon, 1862) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas 25 cm longa birdo kun plumaro kiu ege varias laŭ sezonoj kun kapo kaj supra brusto el blankecaj al helbrunaj, supraj partoj purpurnigrecaj kaj suba brusto kaj ventro helbrunecaj al vingrizecaj, tio estas de violeca nuanco simila al tiu kiu postlasas makuloj el ruĝa vino. La beko estas flavoranĝa kun ruĝeca pinto kaj tre fortika kaj larĝa ĉebaze; el tiu bekobazo estas nigreca traokula strizono kiu ĉirkaŭas la okulojn de helaj irisoj. La kruroj estas flavecaj al flavoranĝecaj. La pugo estas blankeca kontraste inter la nigrecaj dorso kaj tre mallonga vosto kiu siavice havas blankajn angulojn. Estas alia blanka flugilmakulo.
Ĝi loĝas en sekaj zonoj kutime ariĝantaj en grandaj kunmanĝantaroj surgrunde en malfermaj herbejoj, ĝardenoj, kultivejoj kaj arbustara ĝangalo. Ĝi havas la familiaran kutimon kolektiĝi en komunaj ripozejoj nokte en kanejoj, sugarkanejoj, bambuarbaroj aŭ simila ŝirmejo. Ili manĝas ĉefe insektojn.
Ili reproduktiĝas el aprilo al junio, kun dua ovodemetado ĝis aŭgusto. Ili konstruas svagan neston subtegmente aŭ en arbotruoj.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Sturnus burmannicus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.