Bickenbach (Bergstraße)
komunumo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bickenbach (prononcu Biknbaĥ) estas komunumo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de la federacia lando Hesio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6148 loĝantojn.
Remove ads
Remove ads
Geografio
La komunuma teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße", ĉe Bickenbach je kelkaj kilometroj dividita al nova, pli okcidenta, kaj malnova, pli orienta vojoj), kiu de la urbo Darmstadt norde vojas suden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Wiesloch.
Historio
El neolitiko, oni trovis spurojn de rubandaj ceramikaĵoj.
Jaron 874 en la kodekso de Lorsch Bickenbach estis menciita unuafoje sub la nomo Bicchumbach.
Ekonomio
Tie la firmao Alnatura dumlonge fabrikis ekologie altkvalitajn manĝaĵojn, ĝis komence de la 2020-aj jaroj la firmao translokiĝis iom norden al la okcidenta rando de Darmstadt.
Fontoj
Bickenbach uffm Sand, 1973.
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads