Remove ads

La Biblio diras ke Jesuo Kristo naskiĝis sub la stelo de Bet-Leĥem. Estas dirite, ke unu stelo aperis al la tri reĝoj, kiuj venis por adorkliniĝi al Jesuo, ke ĝi antaŭiris ilin por al ili montri la vojon, kaj ke ĝi haltis, kiam ili alvenis (Mateo ĉap. 2, versetoj 1-12).

Ĉi tiu artikolo temas pri laŭraporta astronomia fenomeno. Por astro eliganta lumon rigardu la paĝon Stelo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Stelo (apartigilo).
Thumb
Adorado de la tri Magiistoj de la Florenca pentristo Giotto di Bondone (1267–1337). La Stelo de Bet-Leĥem estas montrata kiel kometo super la infano. Giotto atestis aperon de la Haleja kometo en 1301.

Certe en tiu cirkonstanco la lumo ne povas esti ia movebla stelo. Oni povus tion kredi en tiu tempo, kiam oni pensis ke steloj estis lumaj punktetoj fiksitaj sur la ĉielo, kiuj eĉ povis fali sur la teron, sed, nuntempe, oni serĉu aliajn klarigojn.

Remove ads

Metafora teorio

Laŭ teorio, kiu plendas, ke multaj (aŭ eĉ plejparto) diraĵoj de la Biblio estas figuroj, stelo ne estus reala afero, sed nur metaforo por montri, ke la homaro estas mistere gvidata al Jesuo, ĉar ja ĝi ne havas nenian rimedon por kontroli la savon.

Remove ads

Astrologia teorio

La saĝuloj, kiuj sekvis la stelon kaj eltrovis Jesuon laŭ evangelioj, eble estis astrologoj de Persio. Do la stelo ne necese estis brilega, sed nur astrologie grava. Laŭ moderna astrologio, homo de granda influo naskiĝis je la 22-a de aŭgusto -7. Sekve, tiuj astrologiaj spuroj gvidis la magojn al Jesuo.

Remove ads

Astronomia teorio

Laŭ astronoma teorio, ia neordinara astronomia fakto okazis, kaj estis interpretita kiel mistika fenomeno de la magoj. Unu hipotezo diras ke eble ĝi estis la nova stelo observita de ĉinaj astronomoj en la printempo de -5, alia diras ke ĝi eble estis la kometo de Halley en la aŭtuno de -12. La astronomo Keplero opiniis, ke Jesuo naskiĝis en -7, kiam pluraj planedoj estis ĉe la sama loko en la ĉielo kaj aperis kiel granda stelo.

Remove ads

Fundamentalisma teorio

Mistika aŭ fundamentalisma teorio diras ke la stelo eble estis anĝelo, kiu aperis en luma formo kaj gvidis la magojn.

Remove ads

Literaturo

  • David Hughes, The Star of Betlehem: An Astronomer's Confirmation, Walker & Co., New York 1979
  • Konradin Ferrari d'Occhieppo, Der Stern der Weisen: Geschichte oder Legende? Herold Verlag, Wien 1969
  • Robert Sadowski, Astrologia narodzin Jezusa Chrystusa (Astrologio de la naskiĝo de Jesuo Kristo), p. 239-266, suplemento al: Andrzej Wierciński, Przez wodę i ogień. Biblia i Kabała (Trans akvon kaj fajron. Biblio kaj kabalo), Nomos, Kraków 2001 ISBN 83-85527-36-2
Remove ads

Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Remove ads

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.

Remove ads