From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bestoĝardeno de Sankta Kruco (hispane Zoológico de Santa Cruz estas situa je 16 kilometroj de Bogoto, Kolombio, preterpasante ĉe la Akvofaloj de Tekendama en San Antonio del Tequendama, Kundinamarko.
Bestoĝardeno de Sankta Kruco | ||
---|---|---|
bestoĝardeno [+] | ||
Lando | Kolombio | |
Koordinatoj | 4° 35′ 1″ N, 74° 19′ 59″ U (mapo)4.5835691666667-74.3329475 | |
Bestoĝardeno de Sankta Kruco | ||
Vikimedia Komunejo: Zoológico Santacruz [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
En totalo estas 7 klasoj de specioj en la bestoĝardeno:
Karnovoruloj: Estas 18 specioj, inter kiuj la leono, la pumo, la nigra jaguaro, la bruna urso.
Herbovoruloj: Estas 7 specioj, inter kiuj la lamo kaj la bizono.
Ronĝuloj: Estas 3 specioj, inter kiuj la ñeque Dasyprocta coibae, la kapibaro kaj la borugo.
Primatoj: Estas 14 specioj, inter kiuj la nigra aranesimio, la noktosimioj kaj la paviano.
Reptilioj: Estas 15 specioj, inter kiuj la ĉielarka Epicrates cenchria, la ĉasista kaj la krotalo.
Senvertebruloj: Estas 6 specioj, inter kiuj la fantominsektoj kaj la Opiliones.
Birdoj: Estas 26 specioj, inter kiuj la flamengoj, la anseroj, la kondoro de Andoj, la gufo, la pavo kaj la struto.
Totalo de 89 diversaj specioj loĝas en la bestoĝardeno, kiuj estas zorgataj de profesiuloj kiu dediĉas sin al laboro por la biodiverseco de Kolombio kaj ĝia medio.
Tiu bestoĝardeno malfermas siajn pordojn ĉiutage el lundoj al dimanĉoj de 8 a.t. al 5 p.t.
Oni povas akiri pasporton kontraŭ 24.000 Kolombiaj pesoj kiu inkludas iran kaj revenan biletojn sed valida nur por plenkreskuloj kaj el lundo al sabato. La enirbileto estas de 13.000 pesoj por la infanoj kaj 17.000 por plenkreskuloj. Por edukprogramoj ĝi povas varii el 9.500 al 15.000.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.