From Wikipedia, the free encyclopedia
Bernuy-Zapardiel [berNŬJ-zaparDJEL] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Bernuy estas etimologie rilatebla al Bermudo, kiel iama loĝanto kaj Zapardiel estas la nomo de rivero.
Bernuy-Zapardiel | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05211 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 88 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 59′ N, 4° 57′ U (mapo)40.976111111111-4.9438888888889 [+] | ||
Alto | 855 m [+] | ||
Areo | 19,78 km² (1 978 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bernuy-Zapardiel [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 19,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 90 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 61 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Cantiveros, Cisla, Fuente el Saúz, Constanzana, Canales kaj Cabezas del Pozo.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La preĝejo de Sankta Marteno konservas absidon de mudeĥara stilo.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.