Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La baziliko de Saint-Denis (franclingve Basilique de Saint-Denis, aŭ plisimple Basilique Saint-Denis) estas fama preĝejo enhavanta la tombojn de la francaj monarkoj kaj lokita en Saint-Denis, ĉirkaŭurbo de la Pariza Regiono.
Baziliko de Saint-Denis | ||
---|---|---|
malgranda baziliko, katolika katedralo [+] | ||
Koordinatoj | 48° 56′ 8″ N, 2° 21′ 35″ O (mapo)48.9355555555562.3597222222222 | |
Arkitekto | Suger de Sankta Denizo | |
Estiĝo | 12-a jarcento | |
Baziliko de Saint-Denis | ||
Vikimedia Komunejo: Basilique Saint-Denis [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Tiu monumento estas komparebla kun la abatejo de Westminster en Anglio. Plejmulto el la reĝoj de Francio estis entombigitaj tie. Sed male de Westminster, la baziliko ne estis uzita por entronigoj (kiuj okazis plejofte en Reims) de reĝoj, nur sep reĝinoj estis entronigitaj ĉi-tie.
Denizo estis sankta patrono de Francio kaj, laŭ legendo, la unua episkopo de Parizo. La franka reĝo Dagoberto la 1-a, kiu reĝis ekde 628 ĝis 637, verŝajne fondis la unuan abatejon de Saint-Denis tie.
Ĝi estas Klasita MH (1862, 1926, ĝardeno). La 9-an de oktobro 1966, la baziliko estis denove promociita al statuto de katedralo samtempe kun la kreado de la diocezo de Saint-Denis.
La 17an de marto 2018, Françoise Nyssen, Ministro pri kulturo, validis la projekton rekonstrui la nordan turon (je 90 m altan) planitan de 2022 ĝis 2032.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.