From Wikipedia, the free encyclopedia
La Barker-levilo (ankaŭ nomita Barker-maŝino) estas pneŭmatika relajso ene de la traktilaro, kiu estas uzata je la orgenkonstruo.
Ĝenerale des pli grandaj fortoj efikas sur mekanika traktilaro kaj do sur la klavon, ju pli grande estas la orgeno. Por povi ludi ankaŭ grandajn orgenoj, oni evoluigis diversajn ilojn, kiuj malpliigas la premon, kiun la ludanto influas sur la klavon. La angla ogrenfaristo Charles Spackman Barker (1807–1879) evoluigis en 1832 sian „pneŭmatikan maŝinon“, poste nomata Barker-levilo, kiun kiel unua orgenfaristo enmetis Cavaillé-Coll en siajn verkojn. La unua Barker-maŝino estas ĉe la organo de la Baziliko de Saint-Denis (1840).
Dum la ludado la klavarpremo ne rekte malfermas la tubovalvon, sed valvon en kroma ventokesto, la t.n. ludventokesto. La per tio elfluanta aero plenblovas malgrandan laborbalgon, kiu sekve tiras la tontraktilon. La avantaĝo de malpli granda prempunkto tamen sekvigas, ke la tono eksonas kun ioma prokrasto. Krome en komparo kun aliaj ludhelpiloj k.e. la antaŭvalvo perdiĝas la rekta ligo inter klavo kaj valvo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.