EO
All
Articles
Dictionary
Quotes
Map

Wikiwand ❤️ Wikipedia

PrivacyTerms
Günsberg

Günsberg

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Bann (Günsberg)
GeografioNajbaraj komunumojTrafikoHistorioNotoj kaj referencojEksteraj ligiloj

Günsberg estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 154 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Günsberg
Thumb
Blazono de Günsberg
Blazono de Günsberg
Thumb
Günsberg, rigardo ek de Kammersrohr
Günsberg, rigardo ek de Kammersrohr
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
DistriktoLebern
Geografia situo CH1903: 610406 / 234013 (mapo)47.2569444444447.5761111111111

Thumb

Nombro de loĝantoj1154
Areo5,25 km²
Alteco624 m super marnivelo
Poŝtkodo4524
Komunumkodo2547
Thumb
Mapo de Günsberg
Mapo de Günsberg
v • d • r
Fermi

Günsberg situas sur la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso proksimume 6 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Günsberg kaj la setlejoj kaj bienoj Bangerten, Bann, Brüggmatt, Dälen, Geracher, Glutzenberg, Grossstein, Lissersbergli, Säget, Schlüngler, Schürmatt, Stapfler, Vorstettli, Wasserfallen kaj Weidgässli. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,25 km², de kiuj 42,5% estas kovritaj de arbaro, 46,9% servas por agrikulturo kaj 10,3% por setlado. [1]

La komunumo Günsberg limas en nordo al Herbetswil, en nordnordoriento al Farnern (BE), en nordoriento al Attiswl (BE), en oriento al Kammersrohr, en sudo al Hubersdorf, en sudokcidento al Riedholz, kaj en okcidento al Balm ĉe Günsberg.

La komunumo Günsberg situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per konekta vojo de Attiswil al Balm ĉe Günsberg. Per poŝtaŭtolinio al Soloturno la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas inter Wiedlisbach an Wangen ĉe Aro en distanco de proksimume 6 kilometroj sudorienten.

La unua dokumenta mencio de Günsberg datiĝas el la jaro 1307 kiel Gunsperch. Ek de proksimume la jaro 1050 Günsberg apartenis al la Senjorujo Balm. En la jaro 1344 Soloturno akiris la supran jurisdikcion. En la jaro 1411 Soloturno akiris ankaŭ la ceterajn rajtojn. Ek de tiam ĝis 1487 Günsberg apartenis al la Voktejo Balm. De 1487 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Günsberg estis parto de la Voktejo Flumenthal. Ek de 1803 ĝi estas komunumo de la distrikto Lebern.[2]

  1. [1]
    Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. [2]
    Fonto: Urs Zurschmiede: Günsberg en Historia Leksikono de Svislando (2006-03-08)
  • Kategorio Günsberg en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
  • Oficiala retejo de la komunumo Günsberg
  • Günsberg en la Historia Leksikono de Svislando  (germane, france, itale)
  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Günsberg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Edit in WikipediaRevision historyRead in Wikipedia

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.

Chrome
Wikiwand for Chrome
Edge
Wikiwand for Edge
Firefox
Wikiwand for Firefox

Geografio

Najbaraj komunumoj

Trafiko

Historio

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

favicon
1 sources
favicon
1 sources