From Wikipedia, the free encyclopedia
Balota fraŭdo inkluzivas ĉion, kio celas influi la rezulton de baloto, por garantii aŭ favorigi deziratan rezulton. Ĉiuj landoj kaj organizaĵoj, kiuj uzas balotsistemon trafas tiun problemon kaj serĉas kiel eviti tion. Sukceso sur tiu kampo estas kondiĉo por la kvalifiko "demokratia".
Balota fraŭdo povas okazi je ĉiu paŝo aŭ elemento de baloto :
Tio konsistas en forigo de verŝajne malfavoraj balotantoj kaj enskribo de verŝajne aŭ certe favoraj balotantoj al iu kandidato. Por tio necesas komplicoj en la administraj servoj.
Okaze de voĉnombrado, oni malplenigas la balotilujon kaj arigas kovertojn, kiuj entenas balotilon, en grandan koverton po cent por nombri la balotilojn kaj ĉiu granda koverto estas poste metita sur tablo, unu post la alia, por nombri la voĉojn de ĉiu kandidato. Tiam povas okazi interŝanĝo de grandaj kovertoj kontraŭ jam preparitaj kovertoj.
Tio povas okazi kiam la ĉefaj informiloj (gazeto, radio, televido, ktp.) apartenas aŭ subtenas iujn kandidatojn.
Kalumniado de kandidatoj.
Tio estas por ekzemplo malhelpo aŭ malpermeso kandidatiĝi por la kontraŭa partio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.