From Wikipedia, the free encyclopedia
Baligrodo aŭ Baligród [baˈlʲiɡrut] (en ukraina: Балигород, Balyhorod) estas vilaĝo en la Distrikto Lesko (en la Ĉekarpata provinco) de sudorienta Pollando. Ĝi estas ankaŭ la sidejo de la municipo (gmina) nome Gmina Baligród. Loko: 49°21' N 22°17' E. El 1a de januaro 1999 ĝis la 1a de januaro 2002 ĝi estis en la Distrikto Bieszczady.
Baligrodo | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Pollando vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
SIMC kodo | 0344403 [+] | ||
Poŝtkodo | 38-606 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 254 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 20′ N, 22° 17′ O (mapo)49.33638888888922.286666666667 [+] | ||
Alto | 340 m [+] | ||
Areo | 68,8 km² (6 880 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Baligród [+] | |||
Inter la jaroj 1772 kaj 1918 la teritorio iĝis parto de la Reĝlando Galicio kaj Lodomerio, parto de la habsburga imperio. Antaŭ la Dua Mondmilito estis preskaŭ milo da judoj. Somere de 1942, 1200 lokaj judoj estis senditaj de germanoj al la koncentrejo de Zasław kaj poste al la Ekstermejo Bełżec. La juda tombejo estis ekzekutejo de judoj kaj poloj. La sinagogo estis bruligita.[1] Poste ankaŭ la juda tombejo estis detruita kaj oni pavimis ŝoseojn el la tomboŝtonoj. Aŭtune 1942, germanoj estis portintaj 880 judoj al Załawie kaj mortigis ilin.[2]
La Masakro de Baligrodo okazis en la 6a de aŭgusto 1944 kiam ukrainoj de la Ukraina Ribela Armeo (URA) murdis 42 polajn civilulojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.