From Wikipedia, the free encyclopedia
Balatonberény [balatonberEnj] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo kaj konata somera banloko en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Marcali.
Balatonberény | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8649 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 187 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 45 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 42′ N, 17° 19′ O (mapo)46.70678888888917.32095 [+] | ||
Areo | 26,09 km² (2 609 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Balatonberény [+] | |||
Balatonberény estas la plej lasta komunumo laŭ la suda bordo de Balatono, situanta laŭ traira flankovojo (ĉefvojo kaj aŭtoŝoseo estas proksime), laŭ fervojo Budapeŝto-Nagykanizsa. Fonyód troviĝas 20 km-ojn for.
La vilaĝo estis unuafoje menciita en la jaro 1121, en la fondletero de monaĥejo de Almádi kiel „Buren”. La hungara grafo József Hunyadi konstruigis banejon en la jaro 1881, post tio la vilaĝo iĝis ŝatata loko por la ripozantoj.
La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak. En la proksimo situas la varmakvaj kuracbanejoj de Hévíz kaj Zalakaros.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.