Bakony

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bakony
Remove ads

Bakony [bakonj] estas mezalta montaro en Hungario en Transdanubio. Plejparto de la montaro troviĝas en departemento Veszprém.

Thumb
Montaro Bakony
Thumb
Valo Cuha, kiu estas pitoreska parto de Bakony
Thumb
Situo de Bakony en Hungario

Bazaj informoj

Ofte oni aldonas la montojn ĉe Keszthely kaj norda Balatono al Bakony, kie menciindaj eksvulkanoj estas Badacsony kaj Tihany.

Granda parto de la montaro naskiĝis dum la triaso kaj ĵurasio. Poste pro abrazio malaperis la tranĉaj montoj, restis nur mildaj deklivoj.

Sur pinto de Kab-monto (599 m) televizia dissenda antenoturo funkcias, kiu provizas la tutan nordan Transdanubion. Ĉe la Balatono oni kultivas vinberojn. Longe oni minadis en Bakony baŭksiton, manganon, karbon kaj kalkŝtonon.

Plej grandaj urboj en la montaro estas Veszprém, Ajka kaj Zirc.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads