vilaĝo en Hajdu-Biharo, Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia
Bakonszeg estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Berettyóújfalu.
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, en ambaŭ bordoj de Berettyó, laŭ traira flankovojo, Berettyóújfalu estas proksime. La Orienta ĉefkanalo alfluas la riveron Berettyó ĉe Bakonszeg.
Ĝi estis loĝata jam antaŭ la hungara landokupo (895), la nomo Bakonszeg aperas unuafoje en 1438 en skribitaj dokumentoj.
Bakonszeg famas pri tio, ke en la vilaĝo loĝis la "ermito de Bihar", György Bessenyei (1747-1811). Li vivis ekde 1787 ĝis lia morto kaj verkis interalie la filozofan romanon, la Vojaĝo de Tarimenes, kiu do aperis nur en 1930. La cindrojn de la poeto oni liveris en 1940 al Nyíregyháza. Pri li memorigas memormonumento el 1885 kaj kurio de la verkisto.
En la vilaĝo loĝis en la 1920-aj jaroj Zoltán Nadányi, grava revoluciulo, tradukisto.
Vidindaĵoj estas kurio de Nadányi (nadAnji) kaj kalvinana preĝejo. Estas vilaĝservoj 8 studjara lernejo, biblioteko, kulturdomo, infanĝardeno, zorga centro por maljunuloj kaj familihelpa centro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.